Krzysztof Skowroński

Krzysztof Konrad Skowroński (naskiĝis la 2-an de aprilo 1965 en Varsovio) – pola ĵurnalisto, felietonisto, fondinto de Radio Wnet (2009); de 2011 prezidanto de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj.

Krzysztof Skowroński
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1965 (1965-04-02) (59-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio vd
Familio
Patrino Barbara Petrozolin-Skowrońska vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li finis studojn pri filozofio en Varsovia Universitato. Ĵurnalisman laboron komencis en la 90-aj jaroj en Radio Zet, kie kreis kaj gvidis diversajn publicistajn programojn. Forlasis la radion en 2000.

De 2001 ĝis 2002 kunlaboris Programo III de la Pola Radio, kie ĉiutage matene konversaciis kun politikistoj. De la fino de la 90-aj jaroj ĝis komenco de la sekva dekjaro gvidis televidajn programojn pri publicistiko. De 2003 ĝis 2005 kunlaboris kun Televido Polsat. En la jaroj 2005–2007 denove kunlaboris kun TVP1, okupiĝante en dimanĉa publicista programo Intervjuo kaj Opinioj kune kun invitataj gazetaraj ĵurnalistoj pri komentado de politikaj eventoj de la lasta semajno. Li estis felietonisto de taggazeto "Rzeczpospolita" kaj de semajnrevuo "Przekrój".

De julio 2006 ĝis februaro 2009 direktoro de la Programo III de la Pola Radio, kies tiutempa aŭdebleco kreskis. En majo 2009 fondis retan Radio Wnet iĝante ĝis ĉefredaktoro.

De 2002 membro de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj. Oktobre 2011 elektiĝis prezidanto de la organizaĵo, oktobre 2014 estis denove elektita al la posteno. Septembre kaj oktobre 2012 gvidis du partiajn konferencojn de Juro kaj Justeco.

En 2016, baldaŭ post elekto de Jacek Kurski al prezidanteco de Pola Televido, revenis al laboro en publika televido, ricevante aŭtoran programon 24 Minutoj en TVP Info.

Kunaŭtoro de la libro ABC de ĵurnalismo.