Ksenofono

helena historiisto kaj filozofo

Ksenofono (greke Ξενοφων Ksenofon, naskiĝis 431 a.K., mortis ĉirkaŭ 360 a.K.), kies nomo laŭvorte signifas "fremda sono", estis kavaliro de Ateno, disĉiplo de Sokrato, kiu estas konata de liaj verkoj pri helena historio.

Ksenofono
Persona informo
Ξενοφών
Naskiĝo 431 a. K.
en Erchia
Morto 360 a. K.
en Korinto
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Ateno vd
Familio
Infanoj Gryllus vd
Profesio
Okupo historiistosoldulofilozofomilitistoverkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En junaĝo li partoprenis en monsoldata ekspedicio kontraŭ Persio. Ĝi estis kondukita de Ciro la Juna kontraŭ lia pliaĝa frato, la persa imperiestro Artaĥŝaŝt la 2-a, kvankam la helenaj soldatoj ne estis informitaj pri la vera celo. Batalo okazis ĉe Cunakso (-401), kie la helenaj soldatoj venkis sed Ciro estis mortigita. Iom poste ilia generalo Klearĥo de Sparto estis kaptita kaj mortigita. La solduloj troviĝis profunde en malamika teritorio, malproksime de la maro, kaj sen estroj. Ili alelektis novajn estrojn, inkluzive de Ksenofono mem, kiuj kondukis ilin norde tra Armenio kaj reen al Grekio. La historio de la vojaĝo kiun verkis Ksenofono estas nomita la Anabazo ("Ekspedicio").

Poste, Ksenofono emeritiĝis en Ateno, sed pensis la urbon ne amikema kaj rekuniĝis kun siaj kamaradoj kaj helpis la spartanojn kontraŭ Persio. Kiam Ateno amikiĝis kun Persio kontraŭ Sparto, li estis ekzilita, kaj pasigis la sekvajn kelkajn jardekojn ĉe Scilo, kie li verkis Anabazo. Poste la ekzilo estis nuligita, kaj Ksenofono pasigis siajn lastajn jarojn en Ateno. La dato de lia morto estas necerta, estas konate nur ke li vivis post la morto de sia subtenanto Agesilao, memore al kiu li verkis libron.

Verkoj redakti

  • Kýrú anabasis (Ekspedicio de Ciro)
  • Hellénika (Historio de Grekujo)
  • Kýrú paideiá (Pri la edukiĝo de Ciro)
  • Apomnémoneumata Sókratús (Rememoroj pri Sokrato)
  • Apologiá Sókratús (Apologio de Sokrato)
  • Symposion (Festeno)
  • Oikonomikos (Pri ekonomio)

Krom la Anabasis, Ksenofono ankaŭ verkis la Oeconomicus ("Ekonomiko"), priskribon de hejma vivo en helena kulturo en la formo de dialogo inter Sokrato kaj alia atenano Isĥomaĥos.

Historie la Anabasis de Ksenofono estas la unuaj legitaj verkoj de komencantoj pri la helena lingvo, ĉar ĝia lingvaĵo estas simpla kaj ripetema.