Ksuto (helene Ξοῦθος, latine Xuthus) estis en la helena mitologio nepo de Deŭkaliono kaj lia edzino Pirro, kiuj fariĝis fondintoj de la nova generacio de homoj post inundo de la mondo.

Ksuto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Heleno
Patrino Orseis
Gefratoj Eolo (praulo)Doro
Edzo/Edzino Creusa
Infanoj Diomede • Achaeus • Ion son of Xuthus • Aeclus • Cothus • Ellops
vdr

Pro volo de la plej alta dio Zeŭso estis elektitaj Deŭkaliono kaj Pirro kaj estis ŝparigitaj de pereo kaŭze de inundo de la mondo. Ili savis sin en granda ŝrankokesto, kiu post naŭ tagoj de grandaj pluvoj kaj akvaj torentoj albordiĝis sur verto de la monto Parnaso. Ili petis pri eblo de nova popolplenigo de la mondo. Laŭ konsilo de dioj ili ĵetadis malantaŭ sin ŝtonojn, figure "ostojn de la Patrino de Tero" el kiuj devenis novaj homoj.

Deŭkaliono kaj Pirro havis propran filon Helenon, kiu fariĝis prapatro de ĉiuj helenoj. Kiam Heleno edziĝis al nimfo Orseo, naskigis tri filojn:

Ksuto estis la meza filo de Heleno. Oni rakontas, ke li devis fuĝi en Atenon, ĉar liaj fratoj kulpigis lin pro ŝtelo. Li edziĝis kun Kreŭzo, filino de la atena reĝo Ereĥteo. Liaj filoj Jono kaj Aĥeo donis siajn nomojn al helenaj triboj Aĥajoj kaj Ionoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Xúthos en la ĉeĥa Vikipedio.