Kuĉano
Kuĉano,[1] persalingve قوچان estas la ĉefurbo de Distrikto Kuĉano en Provinco Rezaa Ĥorasano en Irano. Ĝi estas ankaŭ universitata urbego.
Kuĉano | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 96 953 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 6′ N, 58° 31′ O (mapo)37.10027777777858.509444444444Koordinatoj: 37° 6′ N, 58° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 317 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- 37° 06′ 22″ N 58° 30′ 34″ O / 37.10611 °N, 58.50944 °O (mapo)Koordinatoj: 37° 06′ 22″ N 58° 30′ 34″ O / 37.10611 °N, 58.50944 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 1317 m
- Loĝantaro: 101,604 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: (+98) 581
GeografioRedakti
Kuĉano situas en nordoriento de la lando sur altebenaĵo sur relative plata tereno, suden de la turkmena ĉefurbo Aŝgabato. Kuĉano situas ĉirkaŭ 120 kilometrojn nordokcidente de la provinca ĉefurbo Maŝhado kaj 640 kilometrojn de Teherano.
HistorioRedakti
Kurdoj estis transloĝigitaj tien en la 17-a jarcento. Kontraŭ landlima militservo la kurdoj ĝuis ampleksan aŭtonomion. Multaj el la loĝantoj de la areo estas ankoraŭ nomadaj kaj vivas en tendoj somere por paŝtadi siajn gregojn. Kuĉano suferis de multaj sismoj, tial la urbo estis translokigita proksimume 10 km oriente de la origina urbo en 1895. Antaŭ 2 jaroj (en 1893) terura sismo okazis, dek mil da homoj mortis, samtempe kvindek mil da brutoj.
EkonomioRedakti
Grajnoj kaj vinoj estas inter la produktoj de la distrikto. En la urbego teknologia universitato funkcias.
TrafikoRedakti
Laŭ mapo de Irano Kuĉano ne havas ĉefvojon.
FontojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971