Kuba revolucio

revolucio en Kubo (1953–1959)
(Alidirektita el Kuba Revolucio)

La Kastrisma revolucio, pli konata simple kiel Kuba revolucio, estis konsiderata plej ofte la periodo de la dua duono de la 20-a jarcento en Kubo, kie revoluciuloj unue forigis el la povo la antaŭan burĝan kaj diktatoran registaron de Batista kaj organizis unue naciisman sistemon kaj poste (ĉirkaŭ 1961) komunisman sistemon apogitan de Sovetunio. Dum tiu periodo la revolucio multe ŝanĝis la situacion en tiu insulo de Karibio kaj estis la ununura komunisma revolucio sukcesa en Ameriko kaj ankaŭ la ununura tiom longdaura politika sistemo en tiu kontinento kaj preskaŭ tutmonde. La ĉefa estro de tiu revolucio estis Fidel Castro, sed ĝi ĝuis ankaŭ de la spirita simboleco de Che Guevara kiu internaciiĝis kaj danke al kiu oni propagandis tiun revolucion kaj ties idearon.

Politika propagando de la Kuba Revolucio surstrate de Havano

Kronologio redakti

  • En 1953 okazis la atako al la kazerno Moncada [monKAda] farita de Fidel Castro kaj aliaj 165 revoluciouloj.La atako malsukcesis kaj Fidel estis arestita.
  • En 1955 la tiama prezidento Fulgencio Batista liberigis la politikajn prizonulojn. Castro elmigris al Meksiko.
  • En 1956 Castro, Che Guevara kaj aliaj 81 revoluciuloj enŝipiĝis al Kubo en ŝipo Granma (kiu poste nomigos oficialan gazeton) kun intenco formeti na Batista el la povo. De tiam komencis la gerilan militon en montaroj de Kubo.
  • En 1959 Batista forfuĝis el la lando kaj la revoluciuloj (barbuloj) eniras en la ĉefurbo unue kaj poste en Santiago. Fidel iĝas ĉefministro.
  • En 1961, precize la 12a de aprilo 1,200 kubanoj ekzilitaj en Usono elŝipiĝis en la Bahía de Cochinos [baIa de koĈInos] (Porkogolfo) kun intenco forigi el la povo la revolucian reĝimon. La invado malsukcesis, ĉar la invadintoj, krom atingi antaŭan armilan helpon en Usono, ne sukcesis atingi aviadilan helpon de John F. Kennedy.
  • En tiu sama jaro 1961 ĉar la kubaj revoluciuloj vidas, ke Usono tute kontraŭas sian sistemon kaj nur la Orienta bloko apogas ilin, decide eniras en tiun blokon kaj proklamas socialismon per naciigo de entreprenoj, eduksistemo kaj amaskomunikiloj. Krome oni proklamas ateismon.
  • En 1962 okazis la krizo de misiloj kiam Usono denoncis, ke Sovetunio muntas misilojn en Kubo kontraŭ Usono. Usonaj militŝipoj ĉirkaŭis la insulon, malhelpis alvenon de kroma milita materialo kaj malfaciligis la ekonomian disvolviĝon. La 28an de oktobre Sovetunio anoncis, ke ĝi malmuntos tiun planon.
  • En 1965 Usono kaj Kubo subskribis dokumenton permesante kubanojn elmigri al Usono. Dum ĉirkaŭ 8 jaroj pli da 125,000 kubanoj elmigris.
  • En 1980 okazis nova elmigrado de ĉirkaŭ 125,000 kubanoj.
  • En 1991 Sovetunio disfalis kaj Kubo perdis sian plej utilan aliancanon. La ekonomio de Kubo malhelpota de Usono suferos ties bojkoton kaj gravajn malfacilaĵojn.
  • En 1994 okazis nova krizo de elmigrintoj en fuŝŝipetoj.
  • En 1998 la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Kubon kiel simbolo de malfermo de la reĝimo al la religia aktivado. Samjare estis arestitaj en Usono la nomitaj Kvin kubanoj.
  • En 2006 pro kirurgia operacio Castro retiriĝis el la politiko portempe kaj la frato Raúl ricevis la povon. La 19an de februaro de 2008 Castro mem anoncis, ke la retiro estos definitiva. Dum tiuj jaroj Kubo ricevis apogon kaj kunlaboron de pli malpli amikecaj reĝimoj de Hugo Chávez en Venezuelo, Evo Morales en Bolivio kaj iomete el EkvadoroArgentino.

Kritikoj kaj polemiko redakti

Dum ĉiu tiu epoko tiu simbola revolucio estis pristudita kaj prikomentita de politikistoj, intelektuloj kaj politologoj de la tuta mondo. Dekomence preskaŭ ĉiuj komunismaj organizoj kaj maldekstraj individuoj apogis tiujn revolucion kaj sistemon. Dum la 1960aj jaroj kaj ĉefe dum la venonta jardeko multaj komunismaj organizoj deflankiĝis el la apogo al la Sovetunio kaj pro tio komencis la kritiko eĉ en la samaj taĉmentoj de la maldekstrularo. Poste la kritikantoj pliiĝis pro la informo pri manko de libereco en Kubo kaj persekuto al opoziciantoj. Tiu polemiko okazis en multaj medioj, ekzemple inter verkistoj, ĉar multaj el ili apogis la kastrisman revolucion dekomence kaj poste malapogis ĝin, kiel ekzemple Mario Vargas Llosa dum samgrupaj verkistoj kiel Gabriel García Márquez daŭre apogis tiun sistemon.