La kuba kahelaro estas la sola regula kahelaro de eŭklida 3-spaco. Ĝi estas analogo de la kvadrata kahelaro de la eŭklida ebeno, kaj ero de diversdimensia familio de hiperkubaj kahelaroj.

Kuba kahelaro
Plia nomo Kuba ĉelaro
Bildo
Bildo
Latera kadro
Speco Regula kahelaro de eŭklida 3-spaco
Hiperkuba kahelaro
Vertica figuro Okedro
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Schläfli {4,3,4}
t0,3{4,3,4}
{4,4} x {∞}
{∞} x {∞} x {∞}
Figuro de Coxeter-Dynkin (o)4o3o4o
(o)4o3o4(o)
(o)4o4o2(o)∞o
(o)∞o2(o)∞o2(o)∞o
o3oo34(o)
Edroj Kvadrato {4}
Ĉeloj Kubo {4,3}
Ĉeloj ĉirkaŭ latero 4 kuboj {4,3}
Edroj ĉirkaŭ latero 4 kvadratoj {4}
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico 8 kuboj {4,3}
Edroj ĉirkaŭ vertico 12 kvadratoj {4}
Lateroj ĉirkaŭ vertico 6
χ 0
Geometria simetria grupo grupo [4,3,4]
Propraĵoj Vertico-transitiva, latero-transitiva, edro-transitiva
Duala Mem-duala
vdr

Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

Kvar kuboj estas ĉirkaŭ ĉiu latero, kaj 8 kuboj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝi estas mem-duala kahelaro.

Ĝi estas simila al la regula 4-hiperkubo kiu ekzistas en 4-spaco kun 3 kuboj ĉirkaŭ ĉiu latero, kaj al la ordo-5 kuba kahelaro de hiperbola 3-spaco kiu havas 5 kubojn ĉirkaŭ latero.

Unuformaj kolorigoj redakti

Estas granda kvanto de unuformaj kolorigoj, derivitaj de malsamaj simetrioj. Jen estas kelkaj spegule simetriaj kolorigoj:

Figuro de Coxeter-Dynkin Bildo Koloroj (per literoj)
          1: aaaa/aaaa
            2: aaaa/bbbb
            2: abba/abba
         2: abba/baab
            4: abcd/abcd
          4: abbcbccd
           
         
       
  8: abcd/efgh

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • H. S. M. Coxeter, Regular Polytopes - Regulaj hiperpluredroj, 3-a. red., Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-61480-8.