Kubaj humidaj arbaroj

La kubaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "Grand-antilaj humidaj arbaroj".

Kubaj humidaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Kubaj humidaj arbaroj (Tero)
Kubaj humidaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Nubarbaro de Pico Turquino.

Priskribo redakti

La ekoregiono okupas 21 400 kvadratajn kilometrojn sur Kubo kaj Insulo de la Junularo. Jare ĝi ricevas pli ol 2 000 milimetrojn da precipitaĵo, kaj ne havas sekan sezonon. Kutime grundoj estas derivitaj el kvarco, kalko, aŭ serpentenoj. La Kubaj humidaj arbaroj povas esti diferencigitaj en malaltaĵajn arbarojn, submontarajn arbarojn, kaj nubarbarojn.

Malaltaĵaj arbaroj redakti

 
Nacia parko Alexander von Humboldt en Orienta Kubo

Malaltaĵaj arbaroj troviĝas je altitudoj ekde mara nivelo ĝis 400 metroj. La arboj altas ĝis 40 metroj. Tiuj arbaroj ampleksas tri arbajn etaĝojn [1]. La supra etaĝo inkluzivas Alchornea latifolia, Carapa guianensis kaj Manilkara valenzuelana; la meza etaĝo entenas Diospyros caribaea, Ocotea floribunda, Oxandra laurifolia, Talauma minor, Terminalia spp. kaj Ficus spp.; kaj la suba etaĝo nombras iom da specioj de Cyatheales (arbaj filikoj), Myrtaceae kaj Melastomataceae. Epifitoj abundas kaj estas variigeblaj, inkluzive de la endemiaj Hymenodium crinitum, Oleandra articulata, Columnea tincta, kaj Psychotria pendula. Tipaj palmoj estas Calyptronoma plumeriana, Prestoea acuminata var. montana kaj Kuba baktriso (Bactris cubensis). Heliconia specioj, muskoj, kaj hepatikoj ankaŭ estas rimarkindaj.

Submontaraj arbaroj redakti

Submontaraj arbaroj situas inter 400 kaj 800 metroj. Karakterizaj submontaraj arbaroj konsistas el du arbaj etaĝoj kaj suba arbizaĵo [2]; la arboj atingas altecon de 30 metroj. Alchornea latifolia, Buchenavia capitata, Guatteria blainii, Licaria jamaicensis, Tabebuia hypoleuca kaj Zanthoxylum elephantiasis vegetas en la supra etaĝo. Amyris lineata, Prunus myrtifolia, Ditta myricoides, Laplacea spp., Oxandra laurifolia, Ocotea spp., Rapanea ferruginea kaj Podocarpus specioj povas esti trovataj en la suba etaĝo. Cyatheales, Myrtaceae , Melastomataceae kaj Rubiaceae abundas en la suba arbizaĵo.

Submontaraj arbaroj kreskantaj sur ultisol (tipo de ruĝ-argila grundo de humidaj tropikaj kaj subtropikaj regionoj laŭ usona klasifiko) atingas altecon de 20 m kaj havas du etaĝojn kun arbospecioj kiaj Calophyllum utile, Guatteria cubensis, Magnolia cristalensis, Tabebuia dubia, Zanthoxylum cubense kaj Kuba baktriso.

Nubarbaroj redakti

Nubaj arbaroj troviĝas je altitudoj inter 800 kaj 1 900 metroj. Tiuj ĉi arbaroj konsistas el du arbaj etaĝoj kaj atingas altecon de 20 metroj. La supra etaĝo estas superregata de Cyrilla racemiflora, Magnolia cubensis, Persea anomala kaj Laplacea angustifolia. La suba arbizaĵo konsistas el Cleyera nimanimae, Freziera grisebachii, Haenianthus salicifolius, Lyonia specioj ( Erikacoj ), Torralbasia cuneata kaj Juniperus saxicola. Epifitoj, muskoj , filikoj, grundaj orkidacoj, kaj likopodiacoj abundas.

Faŭno redakti

Birdoj de la kubaj humidaj arbaroj inkluzivas Todus multicolor, Mellisuga helenae, Kuban trogonon (Priotelus temnurus), Myadestes elisabeth, Chondrohierax uncinatus, Cyanerpes cyaneus, Aratinga euops, Stigian orelstrigon (Asio stygius) kaj Accipiter gundlachi (Akcipitredoj). La malofta Solenodon cubanus, malgranda mamulo, estas endemio de la orientaj nubarbaroj. Aliaj rimarkindaj mamuloj inkluzivas speciojn de la Capromidae, endemia familio de la Kariba ekoprovinco, kiuj estas mez-grandaj, brunaj ronĝuloj

Referencoj redakti

  1. Simon K.-H. (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva part (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 95 pp., p. 10 ISBN 3-931 262-08-1 esperante
  2. Simon, K.-H. 1995, p.10

Bibliografio redakti

  • angle Borhidi, A. 1991 : Phytogeography and vegetation ecology of Cuba. Akadémiai Kiadó, Budapest.
  • angle Caribbean Environmental Programme (CEP) 1996. Status of Protected Area Systems in the Wider Caribbean Region. CEP Technical Report No. 36.
  • angle Davis, S.D., V.H. Heywood, O. Herrera-MacBryde, J. Villa-Lobos, and A.C. Hamilton. editors. 1997 : Centres of Plant Diversity. A guide and strategy for their conservation. Volume 3: The americas. World Wildlife Fund and IUCN.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti