Kuba usonano

(Alidirektita el Kubana usonano)

La termino kuba usonano (hispane "cubano-estadounidense" aŭ cubano-americano, angle "Cuban American") estas uzata por la homoj el kuba deveno kiuj naskiĝis en Usono aŭ akiris la usonan civitanecon. En Usono, ĝenerale estas uzata la termino "Cubano-Americano."

Gloria Estefan
Cameron Diaz
Eva Mendez
Andy García

Historio redakti

Post la venko de la kastrisma revolucio en 1959, granda nombro da kubanoj enmigris al Usono, kies plimulto ekloĝis en Miami. Ĉi tiuj unuaj kubanoj foriris pro la okazanta politika ŝanĝo en la insulo, kiuj inkluzivis la konfiskadon de terenoj, negocoj, industrioj kaj la ŝtatigo de la tuta kuba ekonomio. La kuba komunumo en Usono inkluzivas kaj politikajn ekzilitojn kaj ekonomiajn enmigrantojn el ĉiuj aĝoj kaj regionoj de la lando.

Amasaj eliroj redakti

Post tiu komenca eliro okazis pluraj aliaj amasaj eliroj de kubanoj al Usono.

  • La 28-an de septembro 1965, Fidel Castro anoncis ke ĝis la 10-a de oktobro la haveno de Camarioca estos malfermita por ĉiuj la ekzilitoj kiuj volas sendi la familianojn al Usono. La haveno estis malfermita ĝis la 15-a de novembro 1965. Tra tiu vojo foriris 2979 kubanoj, kaj aliaj 2104 restis en Camarioca ĝis kiam ili estis akceptitaj en luataj ŝipoj de la usona registaro.
  • Post la finoj de la operacoj en Camarioca, kaj laŭ interkonsento inter Lyndon B. Johnson kaj Fidel Castro ekiĝis la t.n. «flugoj de la libereco», vojo pli sekura kaj ordigita. Ĉi tiuj flugoj efektiviĝis du fojojn tage, kvinfoje semajne ekde la 1-a de decembro 1965 ĝis aŭgusto 1971 kiam estis nuligitaj de la prezidanto Richard Nixon. Per tiuj flugoj vojaĝis al Usono 260 561  kubanoj.
  • Inter la 15-a de aprilo kaj la 31-a de oktobro 1980 okazis alia simila incidento al tiu de Camarioca, konata kiel eliro el Marielo. En tiu ĉi okazo 125 000 kubanoj forlasis la insulon per boatoj venantaj el Usono, tiuj ĉi personoj estas ofte konataj kiel "marielitos".
  • Post la tragedio de la trenŝipo 13-a de Marto kaj kelkaj postaj perturboj, la 13-an de aŭgusto 1994 Fidel Castro anoncis ke ekde tiu momento la limgardantoj retroiros, permesante la eliron de la insulo al iuj ajn kiu volas forlasi ĝin. Tiu okazintaĵo okazigis la t.n «krizon de la boatistoj». La 19-an de aŭgusto la administrado de la prezidanto Bill Clinton ordonis la interceptadon de la kubaj rifuĝintoj ĉe la maro kaj ilia translokigo al sekuraj rifuĝejoj en la Militbazo de Guantánamo. Al tiu rifuĝejo estis translokigitaj 32 362 kubanoj, kiuj poste estis akceptitaj en Usono.
  • En la nuntempo ekzistas viz-lotumado nur por kubaj civitanoj laŭ kiu ĉ. 20 000 kubanoj vojaĝas al Usono ĉiujare. Laŭ la ciferoj de la Sekcio de Interesoj de Usono en Havano, en la alvoko por partopreno en la lotumado de 1998 541 000 kubanoj enlistiĝis.

Interŝtataj interkonsentoj redakti

En 1984, estis subskribita la unua interkonsento de Kubo kaj Usono, iniciita de la amasa eliro tra la haveno Mariel. Kubo konsentis repreni 2 746 migrintojn, klasifikitajn de Usono kiel krimuloj aŭ mensmalsanuloj[1].

En 1994 okazis la tiel nomata "Flosa Krizo" dum kiu proksimume 30 000 kubanoj foriris al Usono per maro sur memfaritaj flosoj. Sekve de tio en 1994 estis subskribita interkonsento, kadre de kiuj la usona registaro promesis doni al kubanoj po almenaŭ 20 000 vizojn jare. En majo 1995 aperis alia interkonsento, laŭ kiu kubanoj kaptitaj en la maro aŭ kontraŭleĝe venintaj al la bazo de usona mararmeo en Guantanamo, devos esti revenigataj al Kubo, kies registaro promesis ke ili ne estos punataj aŭ persekutataj pro ilia provo kontraŭleĝe forlasi la landon[1].

Sekve de tiuj ĉi interkonsentoj formiĝis la politiko "Malsekaj piedoj, sekaj piedoj", laŭ kiu kubaj migrantoj kaptitaj en la maro estas revenigataj al Kubo, sed se ili sukcesis atingi la bordon ili rajtas resti en Usono[1].

Dum lastaj tagoj de Barack Obama en la Blanka Domo en 2007 li subskribis deklaron, kiu finis tiun ĉi politikon same kiel la programon de Permesiloj por Kubaj Medicinistoj, kreitan en 2008 dum la regado de la administracio de George W. Bush, kiu ebligis la eniron al Usono por medicinistoj laborantaj aŭ studantaj en tria lando sub gvido de la kuba registaro[1].

La 10-an de decembro 2018 la Usona Servo pri Civitaneco kaj Enmigrado (angle: USCIS) definitive fermis sian oficejon en Havano, preskaŭ komplete ĉesigintan vizajn servojn ekde decembro 2017 sekve de la tiel nomata "Havana Sindromo". Samjare administracio de Donald Trump suspendis la efektivigon de migradaj interkonsentoj kaj la programon de Reunuiĝo de Familioj. La fermo de laŭleĝaj kanaloj por ricevi vizojn al Usono kombine al la malboniĝo de ekonomiaj kondiĉoj sur la insulo, kaŭzis kreskon de neorganizita migrado al Usono[1].

Ekde tiam laŭleĝa enmigrado al Usono falis je 90%. Sole en 2020 doganejo kaj limgarda servo de Usono trovis pli ol 14 000 kubanojn, kiuj provis eniri la landon senpermese. En 2021 la nombro kreskis ĝis 39 303 kaj en la unuaj monatoj de 2022 ĝis 70 835. En aprilo 2022 83 478 estis atendantaj respondon al iliaj azilpetoj en Usono, kies nombro duobliĝis dum unu jaro. En aprilo 2022 la plej granda nombro de kazoj estis en ŝtato Florido kie troviĝis 60,1% da ili, Teksaso (20,8%) kaj Tenesio (3,8%). La ŝtato kun plej malmultaj kazoj estis Portoriko kun nuraj 0,02%[1].

Plejparto de kubaj enmigrintoj eniras Usonon surtere, tra Yuma en Arizono, kie estas truoj en landlima barilo aŭ tra Del Rio, Teksaso, marŝante laŭ malprofunda parto de Rio Grande. La nuligo de viza reĝimo fare de la registaro de Nikaragvo en novembro 2021 ebligis al ili veturi al Nikaragvo kaj poste daŭrigi sian vojon surtere direkte al la sudaj limoj de Usono[1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Intertraktoj inter Kubo kaj Usono pri migradaj aferoj: klarigo (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2022-08-15). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31.