Kuirarto de Britio

La brita kuirarto estas formata de aro de kutimoj kaj de manĝoj adaptitaj ne nur al la klimato de la britaj insuloj sed, pro ties historio, ankaŭ al la interagado kun aliaj kulturoj kaj eŭropaj kaj aziaj (ĉina kuirarto kaj barata kuirarto) kaj pro tio ĝi ricevis iajn influojn notindajn ne nur en la prilaborado de la pladoj sed ankaŭ en la ingredencoj. La tradiciaj pladoj havas tre antikvajn radikojn, kiaj por la prilaborado de pano kaj fromaĝo, pri la rostita viando, fiŝaĵoj devenaj el la maro aŭ el la riveroj, ĉio mikse kun la kapsikoj devenaj el Nordameriko, la spicoj kaj kareaĵo de Barato kaj Bangladeŝo, la fritaĵoj bazitaj en la ĉina kaj en la tajlanda kuirartoj. La franca kaj la itala kuirartoj konsiderataj en la pasinto kiel io eksterlanda estas mirataj en la aktualo ĝis la punkto ke ili estas kopiataj. La brita kuirarto estis unu de la unuaj kiuj adoptis kaj aligis al sia ĉiutageco la novan stilon de Rapidmanĝado (fast food) devena el Usono kaj tio notindas promene sur la stratoj de iu ajn granda brita urbo.

Tipa angla matenmanĝo kun ĉiuj bazaj ingredencoj.
Fiŝo kaj terpomfingroj, populara portebla manĝaĵo en Britio

Specialaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti