Kuireja ĝardeno
Kuireja ĝardeno estis la iama esprimo por utilĝardeno. Tie ĝardenisto kultivis legomojn kaj fruktojn por la kuirejo de la senjoria kuirejo. Male al tiu legom-kaj fruktoĝardeno la plezurĝardenoj servis al ripozo. La kuireja ĝardeno staris en la tradicio de la mezepokaj monaĥejaj ĝardenoj.
Unuopaj ekzemplojRedakti
La modelo estis la Potager du Roi (reĝa uireja ĝardeno ĉe la Kastelo de Versailles, kiu estis konstruita en 1678 fare de Jean-Baptiste de La Quintinie. Laŭ tiu modelo multaj kuirejaj ĝardenoj en la baroka epoko estis same arte konstrutaj kiel la Versajlaj ornampartero kaj ornambedoj. La Quintinie estis unu el la unuaj kiu sukcesis produkti fruktojn ekster la sezonoj. Centoj da figkultivaroj jam portis fruktojn ekde junio. Fragoj estis rikoltataj ekde marto kaj laktukon jam en januaro.
Unuopaj akzemplojRedakti
La kuireja ĝardenoen Linden el ja jaro 1652 estis planita de Herzog Georg Wilhelm kiel plezur – ka kuireja ĝardeno por la rezidejo de la velfaj senjoroj de la princlando Calenberg en la hanovra kastelo Leineschloss. La funkcion de plezur-kaj utilĝardeno ĝi havis ĝis la fino de la Reĝlando Hanovro en la jaro 1866.
La Berggarteno (montĝardeno) en Herrenhausen estis konstruata de duko Johann Friedrich en la jaro 1666 kiel kuireja ĝardeno. Ekde la jaro 1750 la kuireja ĝardeno en Linden transprenis tiun funkcion kaj la „Bergarten fatiĝis botanika ĝardeno.
La kuireja ĝardeno en Gera ekestis en la 17a jarcento por prizorgi la kastelon Osterstein, kiu tiam estis la rezidejo de la princdomo Reuß pli juna linio. Ĝi estis transformita por la Germana Federacia ĝardenekspozico 2007 en baroka plezurĝardeno.
La kuiraja ĝardeno en Schwerin estis la legom- kaj fruktĝardeno de la kastelo Schwerin. Ĝi estis unu el sep ĝardenoj de la Er war einer der sieben Gärten der Germana Federacia ĝardenekspozico 2009.
La Bavaria kasteladministracio rearanĝis ekde ĉ. la jaro 1990 la histrian kuirejan ĝardenon de kastelo Veitshöchheim. Hodiaŭ ĝi estas „verda arkivo" de malnovaj kulturvarioj de fruktoj kaj legomoj, kaj ankaŭ spicherboj kaj kuracherboj. oni trovas tie artiŝokoj, melongenoj, melonoj, papavo, montio kaj oficina hisopo ankaŭ la maloftaj pomkultivaroj Goldparmäne, Gewürzluiken, Champagnerrenette kaj Gelben Bellefleur. 2012 la kuireja ĝardeno en la parko Fürst-Pückler-Park Bad Muskau estis reinstalata. Akvobasenoj, termomuroj kaj forcejoj estis rekonstruataj, same la [[plantdomo por ananasoj kun lafumkanaloj por varmigi la vitrodomon.
LiteraturoRedakti
- Wilfried Dahlke und Jonny Peter, Der Königliche Küchengarten in Linden, Quartier-Reihe "Lindener Geschichtsblätter", Hannover 2004, ISSN 1614-0664
Eksteraj ligilojRedakti
- Küchengartennetzwerk
- Geschichte des Küchengartens in Hannover-Linden Arkivigite je 2012-06-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Julia Ricker: Erdbeeren im März. Die Wiedergeburt historischer Küchengärten, in: Monumente Online 5.2013