Kuirlibro

Kuirlibro[1]kuirista libro) estas referencverko pri kuirarto kiu tipe enhavas kolekton de receptoj.

Kuirlibro por geinfanoj nome Betty Crocker's Cook Book for Boys and Girls, origine publikigita en 1957.

Modernaj versioj povas inkludi ankaŭ tutkolorajn ilustraciojn (kun sama teknologio kaj praktiko kiel la profesiaj fotistoj por reklamado de manĝaĵoj kun speciala atento al lumo, teksturo kaj briloj) kaj avertojn por aĉeti bonkvalitajn ingrediencojn aŭ klopodi anstataŭaĵojn. Kuirlibroj povas ankaŭ kovri ampleksan gamon de temoj kiaj teknikoj de kuirarto en la hejmo, vino kaj aliaj trinkaĵoj, regionaj specialaĵoj, receptoj kaj komentarioj el famaj ĉefkuiristoj, instituciaj manlibroj, kaj historiaj kaj kulturaj komentarioj.

Famaj kuirlibroj redakti

 
Apicius, De re culinaria, frua kolekto de receptoj.

Famaj kuirlibroj el la historio, en kronologia ordo, estas la jenaj:

  • De re coquinaria (Pri kuirarto) (fino de la 4a / komenco de la 5a jarcento) de Apicius
  • Kitab al-Tabiĥ (Pladolibro) (10a jarcento) de Ibn Sajjar al-Ŭarrak
  • Kitab al-Tabiĥ (Pladolibro) (1226) de Muhammad bin Hasan al-Bagdadi
  • Liber de Coquina (libro pri kuirarto) (fino de la 13a / komenco de la 14a jarcento) de du nekonataj aŭtoroj el Francio kaj Italio
  • Forme of Cury (14a jarcento) de ĉefkuiristoj de la reĝo Rikardo la 2-a
  • Viandier (14a jarcento) de Guillaume Tirel alinome Taillevent
  • De honesta voluptate et valetudine (1475) de Bartolomeo Sacchi - la unua Kuirlibro presita en indiĝena lingvo (itala) en 1487
  • Epulario (1517) de Giovanni de Rosselli.
  • Arte de Cocina, Pastelaria, Vizcocheria e Conservaria de Francisco Martinez Montiño - palackuiristo de de la reĝo Filipo la 2-a (Hispanio) (1680).
  • The Closet of the Eminently Learned Sir Kenelme Digbie Knight Opened de Kenelm Digby (1669)
  • Arte de Cozinha by Domingos Rodrigues - la unua Kuirlibro presita en portugala (1680)
  • The Compleat Housewife (unua usona eldono 1742) de Eliza Smith
  • The Art of Cookery, Made Plain and Easy (1747) de Hannah Glasse
  • Hjelpreda I Hushållningen För Unga Fruentimber (1755) de Cajsa Warg
  • Le Cuisinier Royal (1817) de Alexandre Viard
  • Modern Cookery for Private Families (1845) de Eliza Acton
  • El Cocinero Puerto - Riqueño 1859 (aŭtoro nekonata)
  • Mrs Beeton's Book of Household Management (1861) de Mrs Beeton
  • Подарок молодым хозяйкам, Donaco al junaj edzinoj (unua rusa eldono 1861) de Elena Moloĥovec
  • La scienza in cucina e l'arte di mangiar bene (1891) de Pellegrino Artusi
  • The Epicurean (1894) de Charles Ranhofer
  • The Boston Cooking-School Cook Book (1896) de Fannie Merritt Farmer
  • The Settlement Cook Book (1901) kaj 34 sekvaj eldonoj de Lizzie Black Kander
  • The Cook's Decameron: A Study In Taste, Containing Over Two Hundred Recipes For Italian Dishes (1901) de Mrs. W.G. Waters
  • Variaj Kuirlibroj (inter 1903 kaj 1934) de Auguste Escoffier
  • The Joy of Cooking (1931) de Irma Rombauer
  • Larousse Gastronomique (1938)
  • Книга о вкусной и здоровой пище, La libro de bongusta kaj sana manĝo (unua sovetunia eldono 1939) de Instituto de Nutrado, USSR; anglalingva traduko de Boris Uŝumirskij, SkyPeak Publishing, 2012
  • The Alice B. Toklas Cookbook (1954) de Alice B. Toklas
  • Cooking with the Chinese Flavor (1956) kaj sekvaj libroj de Lin Cuifeng ("Mrs. Lin Yutang")
  • Mrs Balbir Singh's Indian Cookery (1961) de Mrs Balbir Singh
  • Mastering the Art of French Cooking (1961) de Julia Child
  • Helen Gurley Brown's Single Girl's Cookbook (1969) de Helen Gurley Brown
  • Fanny and Johnnie Cradock Cookery Programme (1970) de Fanny Cradock kaj Johnnie Cradock
  • Diet for a Small Planet (1971) de Frances Moore Lappé
  • The Complete International Jewish Cookbook (1976) de Evelyn Rose
  • Moosewood Cookbook (1978) de Mollie Katzen
  • Australian Women's Weekly Children's Birthday Cake Book (1980) de Maryanne Blacker kaj Pamela Clark

Esperantaj Kuirlibroj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti