Kultivado

kreskigo de organismoj, havigante plej favorajn kondiĉojn

Kultivado en biologio laŭ PIV estas la "kreskigo (de plantoj aŭ pli vastasence de organismoj), prilaborante la teron kaj havigante plej favorajn kondiĉojn".

La vorto plantoj en tiu difino estas inter krampoj: Kvankam la agrikultura kultivado de manĝeblaj plantoj kaj la ĝardena kaj parka kultivado de dekoraj plantoj (floroj, arbustoj ktp.) estas ofta uzo de la vorto kaj konsistigas vastan gamon da agrikulturaj sciencoj (vidu ekzemple la vinkultivadon), eblas kultivi ekzemple bakteriojn en mikrobiologia laboratorio kaj eblas kultivi fungojn (ekzemple ĉampinjonojn) por posta manĝado; eblas ankaŭ kultivi perlojn. Figurasence eĉ eblas diri, ke oni kultivas la Zamenhof-an spiriton.

Nur kiam temas pri kreskigo de bestoj en agrikultura senco, oni parolas ne pri kultivado, sed pri bestobredado.

Laŭ NPIV evitendas la termino Kulturo, kiam temas pri kultivado, kvankam iuj terminoj kiel hortikulturokulturplanto oficiale uzas ĝin en kunmetitaj formoj.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti