Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) estis fondita en la 14-a de Julio 1951 en Rio-de-Ĵanejro. Ĝi baziĝis sur la neceso de starigo de institucio neŭtrala kaj finance forta, kiu provizus la esperantistan movadon per libroj en kaj pri Esperanto, kaj kiu disponigus servojn nemalhaveblajn por la disvolviĝo de esperantismo en Brazilo.

Sidejo de la KKE en la urbocentro de Rio-de-Ĵanejro

La fundamenta ideo naskiĝis en la interno de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ). Tri figuroj elstariĝis ĉe ties fondo: Braz Cosenza, Cedilha de Oliveira Neto kaj Ismael Gomes Braga.

Celoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj redakti

 
Foto de la fondo-tago de KKE

La dekomencaj celoj de Kultura Kooperativo de Esperantistoj estis la jenaj:

  • La aĉeto de propra sidejo en la urbocentro de Rio, kiu efektiviĝis en la 15-a de Decembro 1956. Ĝi situas ĉe Avenuo Treze de maio, n-ro 47, interetaĝo 208. Tie, de lundo ĝis sabato, okazas lecionoj, prelegoj, konversaciaj rondoj, kunsidoj kaj artaj prezentadoj. Krome en tiu sidejo funkcias unu el la plej grandaj libroservoj de Ameriko kaj ekzistas riĉa biblioteko.
  • La starigo de propra presejo, revo realigita en la 17-a de Decembro 1956. La tiel nomata Presejo Esperanto funkciis en la kvartalo São Cristóvão ĝis la duono de la 80-aj jaroj.
  • La estigo de restadejo, nome Bieno Esperanto, aĉetita la 1-an de Septembro 1967, situanta en la kvartalo Bangu.
  • Inaŭguro de Hotelo Restoracio Esperanto por gastigi esperantistojn vojaĝantajn en Rio-de-Ĵanejro. Tiu entrepreno funciis proksimume du jarojn.

Eldona agado redakti

Tuj KKE fariĝis unu el la plej elstaraj eldonejoj de libroj en kaj pri Esperanto. Inter ĝiaj ĉefaj titoloj oni povas mencii: Granda Vortaro Portugala-Esperanto, de Iŝmael Gomes Braga; Veterano?, de tiu sama aŭtoro; Paroladoj kaj Poemoj, de Lazaro Ludoviko Zamenhof; Rakontoj kaj Poemoj, de Khalil Gibran; Ellernu!, de Ferenc Szilagyi; kaj aliaj.

Nuntempe, kvankam KKE ne plu havas propran presejon, ĝi eldonas kaj distribuas librojn (precipe didaktikajn) kaj kompaktajn diskojn (KD-jn). Inter tiuj lastaj menciindas Esperanta Voĉo, de la kantistino Vera Jordan.

Prezidantoj redakti

La listo de prezidantoj de KKE konsistas el:

  • Braz Cosenza
  • Álvaro Fausto de Souza
  • Dilermando de Castro
  • Djalma de Souza Lima
  • Cláudio Spinelli
  • Givanildo Ramos Costa
  • Hélder Vieira Lopes (nuntempe)

Nuntempa agado redakti

Hodiaŭ Kultura Kooperativo de Esperantistoj plifirmiĝas kiel grava disvastiganto de la Esperanto-kulturo, kun granda libroservo kaj riĉa evento-programaro. La agado de KKE estas des pli rimarkinda, ĉar ĝia sidejo estas malfermita de lundo ĝis sabato, en komerca horaro. Krome estas je la dispono de la publiko plurnivelaj kursoj.

Neniu Esperanto-aranĝo okazas en Rio sen la apogo de KKE. Ekzemple oni povas citi la propagandon, kiu efektiviĝis dum la internacia konferenco Rio+20 fine de Junio 2012. Ĉiam tiu institucio liveras al la organizantoj propagandilojn, rubandojn kaj flagojn. Plurfoje ankaŭ KKE kunportas sian libroservon por vendi esperantaĵojn.

Informa agado redakti

Sur la informokampo, ekde sia fondo Kultura Kooperativo de Esperantistoj vigle agadas. Dum jardekoj ĝi publikigis la revuon Kooperativismo kaj kelke da propagandaj libroj, kiel Dialogo kaj Anuário Esperantista de 1967 (Esperantista Jarlibro de 1967).

Ties nuna informilo nomiĝas INKO[rompita ligilo]. Ĝi estas dumonata periodaĵo, kiu cirkulas papere kaj interrete.

Cetere la retejo de KKE[rompita ligilo] estas unu el la plej vizitataj de la brazila Esperanto-movado.

Kampanjoj estigitaj de KKE redakti

Plurajn kampanjojn KKE iniciatis. El ili la plej rimarkinda estas Esperanto en la Bibliotekojn, kunordigata de Aloísio Sartorato. De julio 2001 pli ol 1200 libroj estis alsenditaj al proksimume 110 brazilaj kaj 12 eksterlandaj institucioj.

Alia menciinda kampanjo estas la Frateca Vizitgrupo, kiu, pere de hejmaj vizitoj, celas alporti moralan apogon kaj solidarecon al samideanoj ne plu povantaj partopreni Esperanto-aranĝojn.

Listo de Brazilaj Seminarioj de Esperanto organizitaj de KKE redakti

De 1966 ĝis 1983, KKE respondecis pri la organizado de Brazilaj Seminarioj de Esperanto. En 1968, tiu institucio lanĉis la ideon pri la Latin-amerikaj Kongresoj de Esperanto, kiu okazis dek jarojn poste en Marília, ŝtato São Paulo. Nuntempe tiu evento nomiĝas Tut-Amerika Kongreso de Esperanto.

Jaro Seminario Urbo Periodo Partoprenintoj
1966 1-a Rio-de-Ĵanejro-RJ 26-28/Aŭg 142
1967 2-a Santos Dumont-MG 28-30/Jul 245
1968 3-a Nova Friburgo-RJ 26-28/Jul 151
1969 4-a São Paulo-SP 18-20/Jul 290
1970 5-a Belo Horizonte-MG 23-26/Jul 364
1971 6-a Campos-RJ 22-25/Jul 255
1972 7-a Curitiba-PR 20-23/Jul 187
1973 8-a Marília-SP 19-22/Jul 245
1974 9-a Fortaleza-CE 21-25/Jul 277
1975 10-a Valença-RJ 10-13/Jul 140
1976 11-a Brasília-DF 15-18/Jul 270
1977 12-a Santos-SP 14-17/Jul 210
1978 13-a Marília-SP[1] 17-22/Jul 450
1979 14-a Uberaba-MG 19-22/Jul 140
1982 15-a Uberlândia-MG Julio 300
1983 16-a Ouro Preto-MG 21-24/Jul 135

Referencoj kaj notoj redakti

  1. Kadre de la 1-a Latinamerika E-Kongreso.

Eksteraj ligiloj redakti