Kultura interrompo

Kultura interrompohaltigo, estas termino, kiu priskribas aktivistan agadon, kiu celas interrompi okcidentajn, tutmondajn kaj kompaniajn kulturajn produktadajn mekanismojn. Ĉi tiu agado kutime plenumiĝas per la ekspluatado, oni povus diri misuzo, de kulturaj produktadaj mekanismoj, ĉefe de la diversaj amaskomunikiloj. Ekzemple per reklamado, kiuj prezentas tabakajn kompaniojn en negativa maniero. La celo de kulturaj interrompoj estas elmontri la realon de la mekanismoj de produktado, kaj krei kontraŭon inter la bildo de kompanioj kaj realo tia, kia ĝi vere estas. Kulturaj interrompantoj kontraŭas la hegemonian popularan kulturon, kiun ili asertas devigas la individuon submetiĝi al la ordonoj de la socio kaj tiel rabas lin de lia libereco kaj lia kapablo esprimi sian memon.

Kultura interrompo estas aktivisma agado kadre de kontraŭmondaj movadoj, kaj kadre de la postmoderna kritiko de konsumanta kulturo. Unu el la fondaj libroj de la fenomeno estis "Culture Jam" verkita de Kalle Lasn.

Kultura interrompo baziĝas sur la ideo, ke reklamado estas nenio alia ol propagando de establitaj koncernantoj, dum ne ekzistas kanaloj por alternativa esprimo en industriaj landoj. Subtenantoj de kultura interrompa metodo vidas rezistajn agadojn kontraŭ la hegemonio de la popola kulturo, surbaze de " komunikada gerilo".

Por plua legado redakti

  • Branwyn, Gareth (1996). Jamming the Media: A Citizen's Guide - Reclaiming the Tools of Communication. California: Chronicle Books (ISBN 9780811817950)
  • Dery, Mark (1993). Culture Jamming: Hacking, Slashing, and Sniping in the Empire of Signs. Open Magazine Pamphlet Series: NJ. Shovelware. Markdery.com. Arkivita el la originalo je 2009-04-22. Alirita 2009-07-23.
Arkivigite je 2009-04-22 per la retarkivo Wayback Machine. Markdery.com. Archived from the original Arkivigite je 2009-04-22 per la retarkivo Wayback Machine on 2009-04-22. Retrieved 2009-07-23.  ASIN B0006P19L8 

[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

  • Neniu emblemo (libro)
  • La Jes Homoj

eksteraj ligoj redakti