Kulturfabriko Langewiesen
La Kulturfabriko Langewiesen (germane: KulturFabrik Langewiesen) estas nove kreita kulturcentro en la samnoma komunumo Langewiesen (Oberweg nr. 2).
Priskriko redakti
La komplekso enkorpigas tri partojn:
Kafejo redakti
En Julio de 2010 malfermitis la pordoj por vizitantoj de la muzeo pri porcelanaĵoj Oscar Schlegelmilch kaj de la kulturkafejo. Tiu estas hejmeca renkontiĝloko por ĉiuj aĝogrupoj, eĉ kun etaj kulturaj aranĝoj (ekz. matenmanĝoj por virinoj, laŭtlegadhoroj por infanoj).
Muzeo redakti
En la muzeo alternis la ekspozicioj. Ĝis 2011 videblis la elmontrado Zeitreise montranta la historion de la porcelanaĵfabriko, en 2012/13 ekzemple gastis tie ĉi la ekspozicio Porzellan mit Fotografie.
Atelieroj redakti
Surloke lausezone ofertatas diversaj kursoj kiel surporcelana pentrarto au potfarado kaj okazas bazaroj.