Kulturo de Grekio

(Alidirektita el Kulturo de Grekujo)

La kulturo de Grekujo evoluis dum jarcentoj, fontante en Antikva Grekio ofte konsiderita kiel la komencejo de la Eŭropa kulturo, antaŭ esti influita de diversaj postaj loĝantoj, invadanto kaj konkerantoj kiaj la Romanoj, la krucmilitistoj, la Italoj aŭ la Otomanoj ĝis la nuntempo.

La Partenono, unu el la plej fortaj simboloj de la Greka kulturo.

Arto kaj arkitekturo redakti

Antikvo redakti

La arto kaj la arkitekturo de Grekujo antikva vaste influis la Eŭropan arton kvankam nur fragmentoj de la arto de Helenujo al ni venis, plej ofte forme de skulptaĵoj, de arkitekturaĵoj, de ceramikaĵoj. La Bizanca arto ludis gravan rolon same, kaj restas influa ĉe la ortodoksaj landoj de Orienta Eŭropo.

Antikva arkitekturo redakti

La Grekoj de la Antikveco ellaboris diversajn arkitekturajn stilojn : la ordon dorikan, sobran kaj masivan, kaj la ordon ionikan, pli rafinitan. La ordo ionika poste evoluis kaj iĝis la ordo korinta. La antikvaj temploj de la klasika epoko estis rektangulaj; ilin ĉirkaŭis kolonaroj kaj superis ĝin triangula frontono; ili estis konstruitaj el marmoro aŭ el kalkoŝtono. Ili restas ankoraŭ ĉi-tempe tre populara stilo. Dum la arkeo estis konstruo familiara por la Grekoj, ĝin oni uzis ne tiom kiom ĉe la Romanoj. Inter la ekzemploj ankoraŭ videblaj de Greka arkitekturo troveblas la Partenono kaj la Ereĥteiono en Ateno, sed ankaŭ Romaj monumentoj surbazaj de la greka modelo, kiel la Panteono de Romo.

Antikvaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj redakti

 
Statuo de Hermeso portante Dionizon infanon, atribuita al Praksitelo

La antikvgrekaj pentraĵoj estas relative raraj, almenaŭ malmultaj al ni alvenis. La grekaj pentristoj pentris precipe sur paneloj el ligno, kaj la plejn belajn laborojn oni ankoraŭ admiris je pluraj jarcentoj post ilia kreo. Tamen, multaj el tiuj pentraĵoj malaperis post la 4-a jarcento, kiam ilin oni ne plu estis protektitaj adekvate. Krom kelkaj Romiaj kopioj, ekzemple en Pompejo, rarajn vestiĝojn oni trovis en la tomboj de la reĝoj de Makedonujo, en Vergina, en Lefkadia (Makedonujo same), kaj en Kazanlako en la antikva Trakujo.

La ekzemploj de skulptaĵoj rezistinte al la tempo estas pli oftaj, precipe la verkoj de majstroj kiel Fidio kaj Praksitelo. Tiujn artistojn kaj iliajn disĉiplojn ofte kopiis la Romanoj. Tamen la kristanoj de la 4-a kaj 5-a jarcentoj detruis paganajn idolojn pro pieco. Multajn skulptaĵojn el marmoro oni bruligis dum la Mezepoko por fari el ili kalkon kaj por rekuperi la metalon (por disfandi ĝin kaj por uzi ĝin alimaniere. La statuoj, kiuj eskapis al tiu detruo, estis protektitaj: ili estis enfositaj aŭ forgesitaj, kaj bronzaj statuoj estis perditaj mare.

Bizanca arto redakti

Dum la Bizanca periodo, la religia arto estis la centra temo, kun riĉaj mozaikoj kaj ikonoj garnante la religiajn konstruaĵojn.

Renesanco kaj Moderna Tempo redakti

La Renesanca artisto El Greco respondas al la Bizanca manierismo de la 16-a jarcento, kreante pentraĵojn kaj skulptaĵojn kun formoj kaj koloroj kiuj inspiris artistojn de la 20-a jarcento kiel Pablo PicassoJackson Pollock. Sed li translokiĝis al Hispanio kie li disvolvigis sian artan evoluon.

 
La sieĝo de Missolonghi, Theodoros P. Vryzakis (1855)

Ekde la komenco de la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj, la Grekaj pentristoj kreis verkojn inter la okcidenta influo (ekzemple Munkeno por Nikolaos Gisis aŭ precipe Parizo) kaj la postulo de nacia kaj kultura specifeco. La grandaj mondaj pentro-movadoj retroveblas en la Greka pentrarto (klasikismo, impresionismo, faŭvismo, abstraktismo kaj aliaj), sed asertas sin ankaŭ specifaj influoj (Bizancaj ikonoj aŭ orientismo). La temoj estas grekaj (milito de sendependeco por Theodoros P. Vryzakis ekzemple aŭ mediteraneaj pejzaĝoj ĉe Konstatinos Maleas) aŭ ankaŭ troveblaj aliloke en Eŭropo (maraĵoj aŭ burĝaj portretoj).

Literaturo redakti

La plej malnovaj verkoj de la eŭropa literatura tradicio estas la epopeaj poemoj de Homero kaj de Heziodo. Kaj pri la poeziaj verkoj de Sapfo kaj de Pindaro, tiuj difinis la lirikan ĝenron kiel ĝin ankoraŭ ekzercas oni hodiaŭ en la Eŭropa literaturo. Koncerne al Ezopo, li skribis siajn fablojn en la 6-a jarcento a. K.

Pri la teatro, Eskilo estas ĉe la deveno de la ŝanĝegoj de la tragedio, kiu antaŭe estis ia kanta prezento, kie sola rolulo rakontis aŭ imitis iun heroan sukcesegon. Sed Eskilo surscenigis du aktorojn kaj ebligis la dramon veran. Lian trilogion Oresteia oni konsideras kiel lian plej bone faritan verkon.

Herodoto kaj Tucidido estas ofte kredititaj de la disvolvo de la studado de historio, filozofie, science kaj literature.

En la moderna Greka literaturo, oni trovas eminentajn aŭtorojn, kiel Giorgos Seferis, Odysseas Elytis, ambaŭ ricevintajn Nobel-premion pri literaturo. Tiujn, kaj ankaŭ la verkistojn Nikos Kazantzakis kaj Vassilis Vassilikos oni multe tradukas. Inter la plej konataj poetoj, oni notu Konstantinos Kavafis kaj Kostas Karjotakis.

Religio redakti

 
Kapelo en Mikonoso

La ortodoksa eklezio de Grekujo estas tre populara institucio en Grekujo, ĉefe pro la graveco de la Bizanca imperio en la historio de la lando, sed ankaŭ pro la eklezia rolo dum la Milito de greka sendependeco. Ĝia rolo en la socio kaj en la Greka kulturo ĝenerale estas tre grava. Granda parto de la Grekoj iras en la preĝejon almenaŭ po unufoje por monato, kaj la festo de Pasko unuope gravas.

Estas multaj preĝejoj en la urboj kaj en la vilaĝoj de Grekujo, kaj ili havas grandan varion da stiloj, ekde la malnovaj bizancaj preĝejoj ĝis la plej modernaj.

Filozofio, scienco kaj matematiko redakti

La filozofia tradicio de Grekujo antikva aldonis sin al la literaturaj laboroj. La lernado de la Greka lingvo havis profundan influon sur la Eŭropa civilizo. La laboroj de Sokrato, de Platono, de Aristotelo kaj de aliaj filozofoj influis la pensojn de la Antikvo, de la Islama orepoko kaj de la Renesanco.

 
Mondmapo de Ptolemeo (refaraĵo de la 15-a jarcento)

Rilate al medicino, en multaj Okcidentaj landoj, la ĵuron de Hipokrato faras la kuracistoj antaŭ komenci ekzerci. Tiun ĵuron establis Hipokrato, kiun oni ofte konsideras (ankaŭ en la Okcidento) kiel la patron de la medicino, same kiel Galenon. Kaj la kuracistoj Herofilo kaj Paŭlo de Egino estis la pioniroj en la studo de la anatomio, kaj Dioskorido skribis grandan laboron de farmakologio.

Taleson de Mileto konsideras multaj kiel la patron de la scienco; li estis la unua greka filozofo, kiu donis al la fizika mondo naturajn kaŭzojn prefere ol supernaturajn. Pitagoro estis greka matematikisto konata en Okcidento kiel la « patro de la nombroj »; oni pensas ke li estis la unua, kiu determinis la ciferecajn kvocientojn kiuj estas la bazo de la muzika gamo, kaj oni atribuas al li same la Teoremon de Pitagoro. Diofanton de Aleksandrio oni foje nomas la « patro de la Algebro »; kaj granda parto de la moderna geometrio baziĝas sur la laboroj de Eŭklido. Eratosteno estis unu el la unuaj sciencaj geografoj, kalkulante la cirkonferencon de la Tero kaj realigante mapojn bazitajn sur sciencaj principoj. Hiparkon oni konsideras Okcidente kiel la plej grandan astronomon de Antikvo, kaj tiu estis probable la unua, kiu disvolvis metodon precizan por antaŭanonci sunajn eklipsojn.

 
Busto de Arkimedo.

Aristarko de Samoso estis la unua astronomo, kiu proponis suncentran modelon de la sunsistemo, kvankam la tercentran modelon de Ptolemeo oni vaste akceptis en Eŭropo ĝis la 12-a jarcento. Ptolemeo ankaŭ alportis novaĵojn en kartografio kaj en optiko. Arkimedo estis la unua, kiu kalkulis la valoron de Pi kaj geometrian serion. Li malkovris la tiel nomatajn arkimedajn leĝojn kaj inventis ilon utila por irigacio konata kiel arkimeda ŝraŭbo.

Inter la modernaj kontribuoj de Grekujo al la scienco, oni povas noti :

Muziko redakti

La termo greka muziko signifas diversajn stilojn, kies historio kaj influoj malsamas laŭ la regionoj kaj la muzikaj ĝenroj kiuj aperis en Grekujo. Ĝi ĉerpas samtempe en aŭtoktonaj elementoj kaj en la komuna historio kun malsamaj loĝantoj (precipe Italoj kaj popoloj de la Bizanca imperio kaj de la Otomana imperio). La tradiciaj popularaj kantoj tiel varias laŭ ilia loko de deveno kaj malsamaj regionoj posedas muzikan tradicion bone malsaman.

 
Buzuko moderna.

La rebetiko estas formo de urba populara muziko; la karakteriza instrumento estas la buzuko. Tiu stilo proksime rilatas al la Grekaj rifuĝintoj venintaj de Turkujo en la unua kvarono de la 20-a jarcento. Ĝi tre influis la postmilitan popularan muzikon.

La populardancaj trupoj estas tre videblaj kaj profunde enradikiĝintaj en la Greka kulturo. Estas proksimume kvin cent okdek tiaj trupoj, precipe en Epiro.[1]

Inter la modernaj muzikistoj troveblas Ĥaris Aleksiu, Maria Callas, Mikis Theodorakis, Vangelis, Demis Roussos, Nana Mouskouri, Sakis Rouvas, Anna Vissi, Elena Paparizu, ktp.

Kuirarto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Greka kuirarto.
 
Fetao kaj bazilio.

La Greka kuirarto apartenas al la granda kulinara familio inter Suda Italujo kaj Orienta Mediteraneo. Ĝi estas enlistigita en la nemateria kultura heredaĵo de la homaro, fare de Unesko. La Greka kuirarto posedas grandan varion da lokaj pladoj kiaj la musako, la stifado aŭ la Spanakopita. La reciproka influo de la kuirartoj de ĉiuj popoloj, kiujn enhavis la imperioj Bizanca kaj poste Otomana, estas vaste videbla en iuj pladoj kiel la tsatsiki (jogurto kun kukumo kaj kun ajlo), la souvláki (broŝedo de viando rostita foje servita en flano de pano nomata pita) kaj la fama musako (legomoj kun viando kaj beŝamelo). Oni retrovas same la venecian influon, pli aparte en la Ioniaj insuloj, kun ŝato por la pastoj.

La greka tradicia kuirarto varias laŭ la regionoj. La loĝantoj de la diversaj regionoj de la lando aldonas sian propran manieron surbaze de siaj regionaj produktoj.

 
Musako.

Krome, la lokaj kondiĉoj ludas rolon, ekzemple ĉu la regiono nature riĉas, kia estas la klimato aŭ kiuj aliaj popoloj kaj tradicioj influis la regionon.

La Kretanoj estas famaj pro sia sana mediteranea reĝimo.

La Grekoj ĝenerale ŝatas manĝi diversajn malgrandajn pladojn kiel mezeojn kun malsamaj komponantoj, ekzemple kun Tsatsiki, kun kalmaro rostita, kun fetao, kun gemista-o (legomoj tegitaj, de la Greka vorto "gemizo", plenigi), kun dolmoj (rizo, pinsemoj kaj vinberoj volvitaj en folio de vitejo), kun olivoj aŭ kun fromaĝo. Kiel desertoj troveblas la galaktobureko aŭ la baklavo. Inter la trinkaĵoj, la plej popularaj estas la oŭzo, la metaksa same kiel tuta vario de vinoj kiel ekzemple la recina. La olivoleo estas aldonita al preskaŭ ĉiuj pladoj. Troan konceptadon en la kuirarto oni ĝenerale konsideras kiel kontraŭa al la spirito de la greka kuirarto.

Sporto redakti

 
Ceremonio de malfermo de la Olimpikaj Ludoj de 2004 en Ateno.

La Tutgrekaj Ludoj (la plej famaj estas la Olimpiaj Ludoj) venas de Helenujo. Centris elprovoj kiel la bokso, la lukto, la ĉara konkurenco, la longosalto, la lancoĵeto kaj la diskoĵeto.

La unuaj olimpikaj Ludoj modernaj efektiviĝis en Ateno en 1896. Akceptante ilin denove en 2004, Ateno fariĝis tiam la kvara urbo post Parizo, Londono kaj Los Angeles kiu organizis du fojojn la Olimpikajn Ludojn somerajn. Grekujo partoprenis al ĉiuj someraj Olimpikoj same kiel Aŭstralio, Francujo, Britujo kaj Svislando.

Futbalo estas populara sporto en Grekujo. La Greka nacia teamo sukcesis la Eŭropan Ĉampionadon de 2004 kontraŭ ĉiu espero, batante fine la landon gastigantan: Portugalujon. Inter la kluboj troveblas la AEK Ateno, la Olimpiakos, la Panathinaikos kaj la PAOK Saloniko.

La basketbalo same forte popularas. La nacia teamo, gvidata de Nikos Galis, sukcesis la Eŭropan Ĉampionadon pri vira basketbalo en 1987 en Ateno, kontraŭ Sovetunio. Ĝi denove ricevis la trofeon en 2005, en Beogrado, kontraŭ Germanujo. La Grekaj kluboj estas inter la plej bonaj el la Eŭropa ligo: la Panatinaikos estis sesfoje ĉampiono de Eŭropo (1996, 2000, 2002, 2007, 2009 kaj 2011); la Olimpiakos sukcesis la eŭropan Ĉampionkonkurson en 1997 kaj 2012. La PAOK Saloniko gajnis la Saporta-Pokalon en 1991 same kiel la Koraĉ-Pokalon en 1994.

Heredaĵo redakti

Muzeoj redakti

La Greka kultura kaj sporta ministraro listigas la muzeojn de Grekujo ĉe sia retejo [2] Tiu retejo ankaŭ enhavas la sekvan liston de sep elstaraj muzeoj:

Alia notinda muzeo estas ekzemple la Muzeo Benaki.

Listo de monda heredaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la monda heredaĵo en Grekio.

Eniĝis en la liston de la monda Heredaĵo de Unesko[3]:

Reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro redakti

La programo nemateria kultura heredaĵo (UNESKO, 2003) enskribis (statuso la 9-an de januaro 2016) :

Internacia registro "Memoro de la mondo" redakti

La programo Memoro de la mondo (UNESKO, 1992) enskribis en sian internacian registron Memoron de la mondo (statuso la 10-an de januaro 2016) :

Bibliografio redakti

  • angle Vangelis Calotychos, Modern Greece: a cultural poetics, Berg, 2003, 334 p. (ISBN 9781859737163)
  • angle Artemis Leontis, Culture and Customs of Greece, Greenwood Press, 2009, 266 p. (ISBN 9780313342967)
  • france Dora Stratou, Les danses grecques, lien vivant avec la Grèce de l'antiquité, Athènes, 1967

Filmaro redakti

  • Trois jours en Grèce, filmo de Jean-Daniel Pollet, POM Films, Montreuil, 2013, 3 h 36 min (DVD)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti