Polova lingvo

(Alidirektita el Kumana lingvo)

Polova lingvo, ankaŭ nomata kumana lingvo (angle: cuman language), aŭ uest-kipĉaka estis lingvo de formortinta popolo de kumanoj aŭ kipĉakoj (ruse ili estas nomataj polovoj aŭ polovcoj). La lingvo apartenas al Kipĉako-Polova subgrupo de Kipĉaka grupo de Tjurka lingvaro. Ĝi estis tre vaste uzata en Kieva Rus inter la 11-a kaj 13-aj jarcentoj. En la 13-a jarcento estis skribita Codex Cumanicus, la latina-persa-polova vortaro. Danke al ĝi eblas scii kiel la lingvo aspektis.

El nunekzistantaj lingvoj plej proksimaj al la polova estas la krime-tatara kaj la karaĉaja-balkara.

Vidu ankaŭ redakti

Sanktaj lingvoj

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Codex Cumanicus Arkivigite je 2017-03-20 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Tekstoj en la ukraina polava

(en) Preĝo en la hungara polova

Referencoj redakti