Kumbjo

(Alidirektita el Kumbio)

Kumbjo aŭ hispane Cumbia [KUMbja], rilatas al kelkaj muzikaj ritmoj kaj popoldancaj tradicioj de Latinameriko, ĝenerale implikante muzikajn kaj kulturajn elementojn de indianoj, afrikanoj sklavigitaj dum koloniaj tempoj, kaj eŭropanoj. Ekzistas diversaj variaĵoj de kumbja muziko. Kumbjo komenciĝis kiel amindumada danco praktikata inter la elafrika sklavara loĝantaro, kiu estis pli poste miksita kun eŭropaj instrumentaj kaj muzikaj karakteroj.

  • Kolombia kumbjo, estas muzika ritmo kaj tradicia popoldanco el Kolombio. Temas pri kolombia stilo de kumbjo kiu estas konsiderata kiel reprezentanto de Kolombio, komune kun valenato. Kumbjo devenas el la karibia marbordo de orienta Kolombio kun folkloraj variantoj en Panamo. Ĝi konsistas el elementoj el tri kulturoj: indiĝenaj, nigrulaj kaj en pli malgranda mezuro ankaŭ hispanaj, estante la rezulto de la longa kaj intensa miksiĝo inter tiuj kulturoj dum la konkerado kaj koloniismo.
Cumbia
Kulturaj fontoj
Stilaj fontoj afrika muziko
Loko kaj tempo por komenciĝo afrikaj kaj amerikaj sklavoj en Kolombio kaj Panamo
Rilataj kategorioj
vdr
Monumento al la danco kaj muziko de cumbia en El Banco.
  • Panama kumbjo, estas panama popoldanco kaj muzikĝenro, evoluigita fare de nigruloj sklavigitaj dum koloniaj tempoj kaj poste sinkretigitaj kun indianaj kaj eŭropaj kulturaj elementoj.

Nuntempe, kumbjaj grupoj ludas elektrajn gitarojn, basgitarojn, elektronikajn perkutadojn kaj sintezilojn, ĉiujn oftajn instrumentojn de rokmuzikaj grupoj. Ekzistas ankaŭ aliaj instrumentoj kiel bongoj, trumpetoj, akordionoj, ktp...

La vestaĵoj ankaŭ estas tre grava karakterizaĵo de kumbjaj bandoj. Ĉiu grupo havas sian propran manieron vestiĝi. Kutime ĉiuj membroj de la grupo portas la saman specialan kostumon aŭ ekskluzivajn vestaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti

Gilda

Eksteraj ligiloj redakti