Kumi NAIDOO (naskiĝis en 1965(nun 1965-00-00) en Durbano) estas sud-afrika kontraŭ-apartisma aktivulo[1] kaj defendanto de la Homaj rajtoj.
De 2009 ĝis 2015, li estris la tutmondan medioprotektisman organizaĵon Greenpeace[2], estanta la unua afrikano atinginte ĉi-tiun postenon. Ekde aŭgusto 2018, li estas la ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia[3].

Kumi Naidoo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (59-jaraĝa)
en Durbano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Oksfordo vd
Profesio
Okupo homrajta aktivulo • advokato • mediprotektulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naidoo engaĝiĝis en kontraŭ-apartismaj movadoj ekde 15-jaraĝe, kaj pro tio estis eksigita el lernejo[3]. Li ankaŭ engaĝiĝis en komunumaj solidarecaj asocioj kaj por la laboro de junuloj sine de sia komunumo. Li kontribuis al la organizo de la amas-mobilizado celanta finigi la tiaman apartisman reĝimon de Sud-Afriko.[4].
Dum la apartisma administrado de la lando, Naidoo estis plurfoje malliberigata kaj akuzita pro malobservo de kontraŭ-amasmobilizadaj instrukcioj, civila malobeo kaj malobservo de krizostato. Ĉi-tio igis lin iĝi senpaperulo poste ekziliĝi Brition, kie li pludaŭris siajn studadojn en la Universitato de Oksfordo kaj doktoriĝis je politika sociologio[3].
Li iĝis prezidento de la NRO Civitus pri kunigado de civilaj movadoj kaj enoficiĝis en pluraj internaciaj NRO:

Komence de la 2000-aj jaroj, li kunfondis Global Call to Action Against Poverty (eo: Tutmonda alvoko al agado kontraŭ malriĉeco)
En 2009, li iĝis ĝenerala direktoro de la naturdefendanta tutmonda organizaĵo Greenpeace. Li eksoficiĝis en 2015, lin sukcedis la usona Jennifer Morgan kaj la nov-zelanda Bunny McDiarmid[5].
En 2018, li iĝis ĝenerala sekretario de la homrajta organizaĵo Amnestio Internacia[6], sed eksoficiĝis en decembro de 2019 pro sanaj kialoj, kaj lia adjunkto Julie Verhaar sukcedis lin[7].

Referencoj redakti

  1. (franclingve) L'Atlas des mondialisations, Hors-série Le Monde/La Vie, 2010, Olivier Nouaillas, p. 159
  2. (anglolingve) Nova estreco en Greenpeace (arkivo), 11-a de junio 2009
  3. 3,0 3,1 3,2 (franclingve) Kunmi Naidoo: Sud-afrikana partiano de la civila malobeo estras je Amnestio Internacia (arkivo) ĉe Le Monde, 17-a de aŭgusto 2018
  4. 4,0 4,1 (anglolingve) Dosiero Kumi Naidoo (arkivo), The Huffington Post
  5. (franclingve) Inoj ekestras ĉe Greenpeace (arkivo), ĉe Greenpeace
  6. (franclingve) Amnestio Internacia elektas Kumi Naidoo-on kiel novan ĝeneralan sekretarion (arkivo) ĉe Amnestio Internacia
  7. (franclingve) Eksoficiĝo de la ĝenerala sekretario de AI ĉe amnesty.fr
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kumi Naidoo » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 7150317 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)