Kun la kadavro de l' edzino

Libro de Ogura Toyofumi
(Alidirektita el Kun la Kadavro de l' Edzino)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kun la kadavro de l' edzino, subtitolita travivaĵoj en Hiroŝima, estas 54-paĝa broŝuro, japanlingve verkita de Ogura Toyofumi. Ĝi estas tradukita de Tanaka Sadami kaj aperis en la jaro 1954 ĉe Japana Esperanta Librokooperativo en Osako.

Kun la kadavro de l' edzino
travivaĵoj en Hiroŝima
Aŭtoro Ogura Toyofumi
Eldonjaro 1954
Urbo Osako
Eldoninto Japana Esperanta Librokooperativo
Paĝoj 54
vdr

Recenzoj redakti

 
 Tiu ĉi broŝuro, verkita de profesoro de la Hiroŝima Universitato, pritraktis liajn personajn travivaĵojn okaze de la detruo de Hiroŝimo. Ĝi estas ilustrita per kelkaj terurbildoj, kiuj pli ol vortoj povus, montras la martiriĝon suferitan de la loĝantaro de tiu japana urbo. 
— februaro 1955, Sennaciulo, 26-a jaro, n-ro 12(607), paĝo 7
 
 ..., — valora dokumento — pritraktas la abomenajn sekvojn de la atombombo sur Hiroŝimon. Postvivanto, profesoro ĉe la tiea universitato, sinrege trafe raportas en ĝi per kortuŝa simplo, la apokalipsajn travivajojn, dum kiuj li perdis la edzinon pro atombomba malsano. 
— Tyneverum. Belga Esperantisto - Numero 335, Julio - Aŭgusto, 1955

Referencoj redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti