Kunerada kastelo estas eksa ĉasista kastelo en Svitačová dolina en katastra teritorio de municipo Kunerad en alteco proksimume 600 m.s.m. La kastelo kun la areo estas Nacia kultura memorindaĵo de Slovakio.

Kunerada kastelo
kastelo
La kastelo en 2009
Oficiala nomo: Kuneradský zámok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Municipo Kunerad
Historia regiono Supra Hungarujo
Situo Kunerada kastelo
 - alteco 600 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 05.16″ N 18° 44′ 21.6″ O / 49.0847667 °N, 18.739333 °O / 49.0847667; 18.739333 (mapo)
Stilo Secesio
Estiĝo 1916
Situo de la kastelo en Slovakio
Situo de la kastelo en Slovakio
Situo de la kastelo en Slovakio
Situo de la kastelo en Regiono Žilina
Situo de la kastelo en Regiono Žilina
Situo de la kastelo en Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Castle in Kunerad
Retpaĝo: www.zamokkunerad.sk
Portalo pri Slovakio

Historio redakti

La kastelon igis konstrui en la jaro 1916 grafo Balestrem, prusia junkero. La konstruaĵo estis devene servonta kiel refreŝigeja ĉasista kastelo por tiamaj imperiestroj de Aŭstrio-Hungario kaj Germanio - Francisko Jozefo la 1-a kaj Vilhelmo la 2-a. Kiam eksplodis la 1-a mondmilito, tiu ĉi intenco ne okazis. Ĝi servis kiel familia sidejo por bezonoj de familio de Balestremidoj, kiuj vizitadis la kastelon. Pli malfrue dum SNR havis en la kastelo sidejon la 2-a partizana brigado de M. R. Štefánik. Tial la 25-an de septembro 1944 germanaj trupoj forbruligis ĝin. Hodiaŭ ĉi tie estas lokigita memortabulo.[1]

Post rekonstruo en la jaro 1959 la kastelo servis kiel kuraciga resaniĝejo por homoj kun problemoj de spirvojoj. Plua rekonstruo okazis en la jaro 1974 kaj la kastelo apartenis al Kúpele Rajecké Teplice (Banlokoj Rajecké Teplice). Ekde la jaro 1989 ĝi estas privata posedaĵo kaj neuzata. Nuntempe okazas ties plua rekonstruo. Estontece el la kastelo fariĝos refreŝigeja ekipaĵo. La 10-an de marto 2010 trafis dum la rekonstruo la tegmenton de la kastelo granda incendio.

Priskribo redakti

La konstruaĵo estas konstruita en stilo de moderna secesio laŭ franca arkitekturo. La kastelon plenigas angulaj turoj, tegmentaj fenestroj, terasoj kun arkadoj, eksteraj ŝtuparejoj kaj parko. Al la kastelo estis konstruita kapeleto de sankta Terezo Jesua. La kastelo estis devene moderne ekipita kaj alligita al propra akvan elektrejon.

Referencoj redakti

  1. Gargulák Jozef, Križo Vladimír i in.: Malá Fatra. Turistický sprievodca ČSSR č. 1, vyd. Šport, slovenské telovýchovné vydavateľstvo, Bratislava 1984;