Kunfluejo, kunfluo estas tiu loko, kie du aŭ pli akvokorpoj renkontiĝas, kunfluas, unu alfluas la alian. Ĝi estas plej ofte referata al rivero, kiu alfluas pli grandan kaj formas kunfluejon. Malofte du samgrandaj riveroj kunfluas kaj formas unu riveron sub nova nomo. Ekzistas ankaŭ kazoj, en kiuj fakte la rivero post la kunfluo ne nomiĝas laŭ la pli akvoriĉa el la du kunfluantoj sed laŭ la malpligranda, signifa ekzemplo por tia kazo estas Aro (rivero), kiu estas laŭ la nomo konsiderate kiel alfluanto de Rejno, kvankam efektive la akvokoleta areo de Aro (akvokoleta areo de Aro antaŭ la kunfluo kun Rejno: 17601 km², averaĝa akvofluo: 397,00 m³/Sek.[1]) kaj ĝis akvokvanto en la loko de la kunfluo estas konsiderinde pli granda ol tiu de Rejno (akvokoleta areo de Rejno antaŭ la kunfluo kun Aro: 15902 km², averaĝa akvofluo: 311,81 m³/Sek.[2]).

Kelkaj ekzemploj de gravaj kunfluejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti