Kuniĝo de la Franca Popolo

La Kuniĝo de la Franca Popolo (franclingve "Rassemblement du peuple français" aŭ "RPF") estis politika movado fondita de generalo de Gaulle la 14-an de aprilo 1947 por efektivigi lian politikan programon priskribitan en la paroladoj de Bayeux. Dum sia mallonga vivo (1947-1955), la RPF estis unu el la du ĉefaj opoziciaj movadoj al la 4-a Respubliko (kun la Komunisma Partio (PCF)), volanta situi ekster la dekstra/maldekstra partigo. La RPF estis la sola movado de la historio de degaŭlismo fondita kaj prezidita de Charles de Gaulle kaj la sola movado, kiu kunigis ĉiujn degaŭlistojn.

La 13-an de septembro 1955, la RPF estis definitive dormigita.

Notoj kaj referencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti