Kuniaki Koiso (小磯 國昭 Koiso Kuniaki, 22an de marto, 1880 – 3an de novembro, 1950) estis japana generalo en la Imperia Japana Armeo, Ĝenerala Guberniestro de Koreio kaj 28a Ĉefministro de Japanio el la 22a de julio, 1944, al la 7a de aprilo, 1945. Li estis akuzita pro militkrimo kaj kondamnita al porviva enprizonigo.

Kuniaki Koiso kiel Ĝenerala Guberniestro de Koreio​.
Kuniaki Koiso
Persona informo
小磯 國昭
Naskiĝo 22-an de marto 1880 (1880-03-22)
en Ucunomija
Morto 3-an de novembro 1950 (1950-11-03) (70-jaraĝa)
en Sugamo Prison, Tokio,  Japanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Aoyama Cemetery vd
Religio ŝintoo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Terarmea Akademio de la Japana Imperio • Terarmea Universitato de Japana Imperio vd
Partio Asocio por Helpado de Imperia Regado vd
Subskribo Kuniaki Koiso
Familio
Patro Koiso Susumu vd
Edz(in)o Kaoruko Koiso vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva dum 1900–1938 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 18an de julio 1944 la generalo Hideki Tojo rezignis kiel ĉefministro de la japana registaro ĉar la malvenkoj de la japanaj militfortoj plue pliiĝis. La imperiestro Hirohito petis la Generalon Kuniaki Koiso formi novan registaron.

Dum la regotempo de Koiso en la posteno, la japanaj fortoj estis tro multe venkitaj en ĉiuj frontoj fare de Aliancanoj. Dum ioma tempo, Koiso konsideris la eblon pacigi, sed li ne povis trovi solvon kiu kontentigu kaj la japanan militistaron kaj la Aliancanojn. Lasita je malgranda elekteblo li pluigis la militklopodojn, kaj Koiso intencis etendi sian povon super la armeo per havigo de la posteno de Militministro konkurence kun tiu de Ĉefministro, sed li ne kapablis fari tion legitime ĉar li estis en la rezervo. Koiso rezignis en aprilo 1945 kiam la usonanoj invadis Okinavon kaj liaj petoj esti inkludita en la militaj decidoj estis malakceptitaj.

Bibliotekoj redakti

  • Frank, Richard B. (2001). Downfall: The End of the Imperial Japanese Empire. Penguin. ISBN 0-14-100146-1.
  • Maga, Timothy P. (2001). Judgment at Tokyo: The Japanese War Crimes Trials. University Press of Kentucky. ISBN 0-8131-2177-9.
  • Pratt, Keith (2007). Everlasting Flower: A History of Korea. Reaktion Books. ISBN 1-86189-335-3.
  • Toland, John (2003). The Rising Sun: The Decline and Fall of the Japanese Empire, 1936–1945. Modern Library. ISBN 0-8129-6858-1.