Tekniko - Industrio - Maŝino - Parto de maŝino

La kunigajn elementojn oni uzas ĉe kunigado de du aŭ kelkaj elementoj en unu tuton (parton). La kunigataj elementoj kune kun kuniganta elemento kreas junton (kunigaĵon). La junto povas esti dismuntebla (ekzemple junto kun ŝraŭboj) kaj nedismuntebla (ekzemple nitita junto).

La dismunteblan junton oni povas facile kaj sen difekto de kunigataj kaj kunigaj elementoj dismeti (malmunti) kaj denove kunmeti, ekzemple per malŝraŭbado de ŝraŭboj. Ĉe junto nedismuntebla oni devas dum ĝia dismetado difekti iun kunigan elementon, ekzemple forhaki la kapon de nito.

Por provizora kunigo de maŝinelementoj oni uzas ĉiam dismunteblajn juntojn. Por definitiva kunligo oni povas uzi ambaŭ specojn de juntoj. Pri oportuno kaj elekto de junto decidas: konstrukcio, funkciado, muntado kaj ekonomiaj kondiĉoj.

Ŝraŭba kunigaĵo - Stifta junto - Pivota junto - Kejla junto (kejlo-junto) - Premjunto - Surpremita junto (stringa) - Nita junto - Veldita junto - Lutita junto - Gluita junto - Elasta kunigo - Rega elemento