Kunkatedralo Ĉieliro (Kecskemét)

Kunkatedralo de Ĉieliro estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Kecskemét.

Kunkatedralo de
Ĉieliro
Kunkatedralo de Ĉieliro en Kecskemét
Kunkatedralo de Ĉieliro en Kecskemét
katolika preĝejo • kunkatedralo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Bács-Kiskun
diocezo Kalocsa-Kecskemét
Statuso kunkatedralo ekde 1993
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Osvald Gáspár
Konstruado 17741799
Specifo
Longo 62 m
Larĝo 25 m
Alto 73 m (turo), 25 m (navo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konstruis imponan, novan preĝejon fine de la 18-a jarcento, sed la turopinto estis preta en 1806. La turo bruliĝis en 1819, la pli nova estas videbla ekde 1863 kaj ankaŭ nun ĝi estas la plej granda konstruaĵo de la urbo.

Konstruaĵo redakti

La katedralo havas 6 flankokapelojn kaj unusolan turon super la ĉefenirejo. La turo havas rondbalkonon en alteco de 35 m kaj estas ankaŭ ĉambro por la fajrobrigado. Pli supre la horloĝo montras la tempon ekde 1899. Pli sube estas skulptaĵoj pri Sankta Petro, Jesuo, 4 evangeliistoj. Sur la fronto reliefoj estas pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). La turo iam havis 6 sonorilojn, nun nur 3. Interne la plej grava fresko prezentas Sanktan Nikolaon. La ceteraj freskoj montras precipe hungarajn sanktulojn. La flankoaltaroj estas Sankta Jozefo, Sankta Maria, Stefano la 1-a (Hungario), Dolora Dipatrino, Koro de Jesuo, fine Sankta Petro-Sankta Paŭlo. La ĉefaltaro estas dediĉita al Ĉieliro. La bildo estis pentrita en 1778. Apartenaĵo de la navo estas nekutima granda galerio kun impona orgeno.

Sub la preĝejo estas kripto, apud la preĝejo estas baroka ĉefparoĥo. Kermeso okazas en tago de Ĉieliro.

Fontoj redakti

 
Aerfoto pri la kunkatedralo