Kunlabora Konsilio de la Golfo

Kunlabora Konsilio de la Golfo (KKG) (ankaŭ nomita la Kunlabora Konsilio de la Arabaj Ŝtatoj de la Golfo) estas organizaĵo de ses ŝtatoj en la Persa Golfo: Barejno, Kuvajto, Omano, Kataro, Sauda Arabio, kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Kunlabora Konsilio de la Golfo
vdr

Pri la teksto de la Ĉarto de la KKG, konsentis la eksterlandaj ministroj de la ses landoj je la 4a de februaro 1981 en Riado, Sauda Arabio. Subskribis la ĉarton la ŝtatestroj de tiuj landoj je la 25-a de majo 1981 en Abu-dabio, en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, je kiu tempo formale estiĝis la KKG.

La celoj de la KKG, kiel deklaritaj en la Ĉarto, estas instigi kunlaboron, integriĝon, kaj interligon inter la membraj ŝtatoj en ĉiuj kampoj por atingi unuecon inter ili; pli profundigi kaj pli fortigi la rilatojn, ligojn, kaj vastecon de kunlaboro kiuj ekzistas inter la popoloj; formuli regulojn en diversaj kampoj, inter aliaj, ekonomiaj kaj financaj aferoj, agrikulturo, industrio, komerco, dogano kaj komunikado, edukado kaj kulturo, sociaj kaj sanaj aferoj, informo kaj turismo, kaj leĝkreaj kaj administraj aferoj; stimuli sciencan kaj teknologian progresojn en diversaj kampoj, establi sciencajn esplor-centrojn kaj realigi komunajn projektojn, kaj kuraĝigi kunlaboron inter privataj organizaĵoj.

Unuiĝinta Ekonomia Konsento subskribiĝis en novembro 1981 kaj ratifiĝis en 1982. Inter ĝiaj celoj estas libera merkato inter membraj ŝtatoj de ĉiuj produktoj agrikulturaj, bestaj, industriaj, kaj naturaj de nacia origino.

En 1984, stariĝis la Golfa Investa Korporacio kiu celas solidarigi ekonomiajn aktivaĵojn de la membraj ŝtatoj en akrikulturo, komerco, industrio, minado, kaj ĝenerala investado. Ĝi rajtas partopreni, prunti por, kaj starigi kun-evoluajn projektojn en membraj ŝtatoj kaj en aliaj arabaj landoj.

La Golfa Normigada Organizo kreiĝis En novembro 1992 kiam la Organizo de Normigado kaj Mezuroj de Sauda Arabio transformiĝis en regionan organizon servantan ĉiujn membrajn ŝtatojn de KKG.

La Patent-Oficejo de KKG kreiĝis en decembro 1992 por realigi patentajn regulojn kaj servojn de la Konsilio.

La Komerca Arbitracia Centro kreiĝis en decembro 1993 por findecidi disputojn komercajn inter la civitanoj de KKG-landoj kaj inter la civitanoj kaj eksterlandanoj.

Eksteraj ligiloj redakti