Kunmetita vorto estas vorto kreata per kunigo de simplaj vortoj. Laŭ René de Saussure, ekzistas nenia esenca diferenco inter kunmetitaj vortoj, kiuj enhavas pli ol unu radikojn (ekzemple kron'princ'o) kaj kunmetitaj vortoj, kiuj enhavas nur unu radikon (ekzemple kron'i, princ'o). Pro tio, laŭ li, en Esperanto oni ne bezonas paroli pri vortoj derivitaj. Oni ne diru ke kroni estas verbo deriva de substantivo krono, sed ke kroni estas kunmetita vorto, ricevita per kunigo de la du memstaraj vortoj: substantivo krono kaj verba i.