Kunstmuseum Basel

muzeo en Svislando

La Kunstmuseum Basel en Bazelo estas konsiderata la plej antikva publika artokolekto en la mondo kaj ĝenerale kiel la plej grava muzeo de arto en Svisio.[1] Ĝi estas listita kiel hereda loko de tutlanda gravo.[2]

Kunstmuseum Basel
arta muzeo • memora institucio • muzeo
Lando Svislando vd
Situo Bazelo
Adreso St. Alban-Graben 16
Poŝtkodo 4010
Arkitekto(j) Rudolf Christ • Paul Bonatz vd
Estiĝo 1661
Estro Josef Helfenstein
Direktoro Josef Helfenstein
Koordinatoj CH1903: 611708 / 267062 (mapo)47.5541677.594167Koordinatoj: 47° 33′ 15″ N, 7° 35′ 39″ O; CH1903: 611708 / 267062 (mapo)
Kunstmuseum Basel (Bazelo)
Kunstmuseum Basel (Bazelo)
DEC
Kunstmuseum Basel
Kunstmuseum Basel
Situo de Kunstmuseum Basel
Map
Kunstmuseum Basel
Filioj Q120694320 vd
Retpaĝo https://kunstmuseumbasel.ch/
vdr
Ĉefa konstruaĵo el 1931.

Ĝia enhavo devenas el la Kabineto de familio, el kiu Bonifacius Amerbach kaj Basilius Amerbach la Juna, nome du jur-profesoroj, kiu inkludis kolekton de verkoj de Hans Holbein aĉetitaj de la urbo Bazelo kaj de la Universitato de Bazelo en 1661, kio faris ĝin la unua municipe posedata kaj tiel malferma publika muzeo en la mondo. Ties kolekto estas distingita per imprese ampleksa historia gamo, el frua 15-a jarcento ĝis la tuja nuntempo. Ties variaj areoj de emfazo lokigas ĝin internacie kiel unu el plej gravaj muzeoj ĝiatipe. Tio enhavas: pentraĵojn kaj desegnaĵojn de artistoj aktivaj en la regiono Supra Rejno inter 1400 kaj 1600, kaj arton de la 19-a ĝis 21-a jarcentoj.

Kolekto redakti

 
La nova aldona konstruaĵo el 2016.

La Kunstmuseum posedas la plej grandan kolekton de verkoj de la pentrista familio Holbein. Aliaj ekzemploj de renesanca arto estas gravaj artaĵoj de majstroj kiel Konrad Witz, Hans Baldung (nome Grien), Martin Schongauer, Lucas Cranach la Maljuna kaj Matthias Grünewald. Ĉefaj verkoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj estas de flandra kaj nederlanda skoloj (t. e. de Petro Paŭlo Rubens, Rembrandt, Jan Brueghel la pliaĝa), kaj de germana kaj nederlanda aĵpentraĵoj. Ŝlosilaj verkoj el la 19-a jarcento estas de impresionistoj reprezentataj de Édouard Manet, Edmond Jean de Pury, Claude Monet, Paul Gauguin, Paul Cézanne same kiel per pentraĵoj de Vincent van Gogh kaj de la svisoj Arnold Böcklin kaj Ferdinand Hodler. En la 20-a jarcento, la fokuso estas de verkoj de Kubismo nome de Picasso, Braque kaj Juan Gris. Ekspresionismo estas reprezentata de figuroj kiel Edvard Munch, Franz Marc, Oskar Kokoschka kaj Emil Nolde. La kolekto inkludas ankaŭ verkojn el Konstruktivismo, Dadaismo kaj Superrealismo kaj Usina Arto ekde 1950. Kromaj aldonoj estas unikaj kompilaĵoj de verkoj de Pablo Picasso, Fernand Léger, Paul Klee, Alberto Giacometti kaj Marc Chagall.

In the realm of more recent and contemporary art, the collection maintains substantial bodies of work by Swiss, German, Italian, and American artists, including Joseph Beuys, Andy Warhol, Jasper Johns, Georg Baselitz, A.R. Penck, Brice Marden, Bruce Nauman, Jonathan Borofsky, Roni Horn, Francesco Clemente, Mimmo Paladino, Enzo Cucchi, Martin Disler, Leiko Ikemura, Markus Raetz, Rosemarie Trockel kaj Robert Gober.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. Schweizerisches Inventar der Kulturgüter von nationaler und regionaler Bedeutung (1995), p. 53.

Eksteraj ligiloj redakti

47° 33′ 15″ N 7° 35′ 39″ O / 47.55417 °N, 7.59417 °O / 47.55417; 7.59417 (mapo)