Kupido (luno)

satelito de Urano
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kupido.

Kupido estas la plej malgranda el la internaj naturaj satelitoj de Urano, kaj plej laste malkovrita el ĉiuj uranaj satelitoj.

Kupido
Natura satelito de Urano (XXVII)
Oficiala nomo Urano XXVII[1]
Aliaj nomoj S/2003 U 2
Historio
Malkovrintoj Mark Showalter kaj Jack J. Lissauer[1]
Dato de malkovro 25-a de aŭgusto 2003[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 74 392 km[2]
Discentreco 0,0013[2]
Klinangulo 0,1°[2] sur la urana ekvatoro
Periodo 0,618 tago[2]
Fizikaj ecoj
Diametro 17,8 km [2] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 3,8 × 1015 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
~ 0,003 m/s2
~ 7,6 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo 0,07
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 26
Information icon.svg
vdr

MalkovroRedakti

Malkovris ĝin Mark Showalter kaj sia teamo[3] per fotoj senditaj de la kosmoteleskopo Hubble la 25-an de aŭgusto 2003[4]. Dua Urana satelito trovita en 2003, ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2003 U 2.

NomoRedakti

Respektante la tradicion, ĝi ricevis la nomon Kupido (angle Cupid)[5], malĉefa rolulo en la ŝekspira tragikomedio Timono de Ateno.

EcojRedakti

Ĝiaj koloraj ecoj[6] kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Kupidon de ok aliaj lunoj, kiujn oni arigas en la porcia grupo.

Ĝia orbito malproksimas nur de 863 km-jn de tiu de la pli granda luno Belindo.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
  3. IAUC 8209: S/2003 U 1, S/2003 U 2; P/2003 S2 (angle)
  4. NASA's Hubble Discovers New Rings and Moons Around Uranus (La NASAa Hubble malkovras novajn ringojn kaj lunojn ĉirkaŭ Urano (angle)
  5. IAUC 8648: Sats OF URANUS; 2005mf, 2005mg; C/2005 U7, C/2005 U8, C/2005 Y1 Nomoj de uranaj lunoj (angle)
  6. Comprehensive Photometry of the Rings and 16 Satellites of Uranus with the Hubble Space Telescope (angle)

Eksteraj ligilojRedakti