Kupolo de la Roko
La Kupolo de la Roko (arabe: مسجد قبة الصخرة, hebree: כיפת הסלע Kefat HaSela, turke: Kubbetüs Sahra) estas islama sanktejo, kies orita kupolo estas konata vidindaĵo en Jerusalemo. Ĝi situas sur monto, kiun islamanoj nomas Nobla rifuĝejo (arabe الحرم القدسي الشريف al-Haram al-Qudsi al-Sharif) kaj kiun judoj kaj kristanoj nomas la Templa Monto (hebree: Har haBajit). Ĝi estis konstruita inter la jaroj 687 kaj 691 fare de Abd al-Malik, la 9-a kalifo. Dum jarcentoj eŭropaj vojaĝistoj nomis ĝin moskeo Umar ibn al-Ĥattab.
Kupolo de la Roko مسجد قبة الصخرة כיפת הסלע | ||
![]() | ||
Bazaj informoj | ||
---|---|---|
Loko | Templa Monto, Jerusalemo | |
Geografia situo | 31° 47′ 0″ N, 35° 13′ 0″ O (mapo)31.78333335.216667Koordinatoj: 31° 47′ 0″ N, 35° 13′ 0″ O (mapo) | |
Religia aliĝo | Islamo | |
Ŝtato | ![]() | |
Religia statuso | Sanktejo | |
Gvidanto | Ministro de Awqaf | |
Arkitektura priskribo | ||
Jaro de komenco | 685 | |
Jaro de kompletigo | 691 | |
Karakterizaĵoj | ||
Kupolo(j) | 1 | |