Kupra (II) hidroksido

kemia kombinaĵo
Kuprika duhidroksido
Kemia formulo
Co(OH)2
Kupra (II) hidroksido
Tridimensia kemia strukturo de la Kupra hidroksido
Verdaj kristaloj de kuprika hidroksido.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kupra duhidroksido
CAS-numero-kodo 20427-59-2
1344-69-0
ChemSpider kodo 144498
PubChem-kodo 30154
Fizikaj proprecoj
Aspekto verda aŭ blueca senodora solidaĵo[1]
Molmaso 97,56g mol−1
Denseco 3,368 g/cm−3
Fandpunkto 80°C [2]
Bolpunkto 160°C [3]
Ekflama temperaturo Ne brulema
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
Solvebla en amoniako, nesolvebla en etanolo kaj organikaj solvantoj
Mortiga dozo (LD50) 878 mg/kg (buŝe) [4]
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H318, H330, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P264+265, P270, P271, P273, P280, P284, P301+317, P304+340, P305+354+338, P316, P317, P320, P330, P391, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kupra (II) hidroksidoduhidroksido de kupro estas neorganika kombinaĵo apartenanta al la familio de la hidroksidoj, rezultanta el hidratagado de la kupra (II) oksido aŭ hidrolizo de kupraj (II) saloj. Kupra (II) hidroksido estas verda aŭ blueca senodora solidaĵo, solvebla en amoniako, nesolvebla aŭ malmulte solvebla en akvo, alkoholoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Kupra (II) hidroksido prezentas du hidroksilajn grupojn ligitajn al kupratomo. Ĝi konsistas je 1 kupratomo, 2 hidrogenatomoj, 2 oksigenatomoj kaj uzatas en kemiaj sintezoj.

Kuprika duhidroksido estas vaste uzata kupra fungicido. Ĝi havas malaltan akvan solveblecon kaj malaltan volatilecon. Kiel peza metalo, kupro mem ne degradiĝas en la vivmedio. Ĝi estas modere toksa por mamuloj kaj plejmulto el la biodiverseco. Ĝi estas efika ĉefe kontraŭ vasta gamo da fungaj patogenoj inkluzive de melduoj kaj folimakuloj. Kuprobazaj produktoj pruviĝis afekcii kontraŭ multaj fungaj patogenoj en kampo-eksperimentoj.

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Preparado de kupra (II) hidroksido per traktado de kupra (II) oksido kun akvo:

  +    2 

Reakcio 2 redakti

  • Preparado de kupra (II) hidroksido per hidrolizo de la kupro:

 +2    + 

Reakcio 3 redakti

  • Preparado de kupra (II) hidroksido per hidrolizo de la kupra (II) klorido:

  +     + 

Reakcio 4 redakti

  • Preparado de kupra (II) oksido per senhidratigado de kupra (II) hidroksido:

2     +  

Reakcio 5 redakti

  • Reakcio de kupra (II) hidroksido kun amoniako donante kuprikan tetraamino-duhidroksidon pli konata kiel Reakciaĵo de Schweizer:[5]

  +4   + 2   

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti