Kuracado kaj traktado de la kronvirusa malsano de 2019

Ne ekzistas specifa, efika kuraco por la kronvirusa malsano de 2019 (COVID-19), la malsano kaŭzita de la viruso SARS-CoV-2.[1][2] Unu jaron post la komenco de la pandemio, tre efikaj vakcinoj estas komencintaj malrapidigi la disvastiĝon de SARS-CoV-2; tamen, por tiuj kiuj atendas vakcinon, kaj por la taksataj milionoj da imune kompormititaj homoj kiuj verŝajne ne respondos bone al vakcino, kuracado restas grava.[3] Tial, la manko de progreso pri la kreado de efikaj kuracoj signifas, ke la fundamento de la traktado de la kronvirusa malsano de 2019 estas helpema prizorgo, kiu inkluzivas traktadon por malpliigi simptomojn, likvaĵan terapion, oksigenan subtenon kaj surstomakan kuŝigon laŭbezone, kaj medikamentojn aŭ aparatojn por subteni influitajn gravajn organojn.[4][4][5]

La plimulto da kazoj de la kronvirusa malsano estas mildaj. En ĉi tiuj kazoj, helpema prizorgo inkluzivas medikamenton kiel paracetamolon aŭ nesteroidajn kontraŭinflamajn drogojn por malpliigi simptomojn (febron, korpdoloron, tuson), konvenan konsumadon de likvaĵoj, ripozo, kaj naza spirado.[2][6][7][8] Bona persona higieno kaj sana dieto estas ankaŭ rekomendataj.[9] La Usonaj Centroj por Kontrolo kaj Malhelp de Malsano rekomendas, ke tiu kiu suspektas, ke tiu havas la viruson, izolu sin hejme kaj uzu vizaĝan maskon.[10]

Homoj kun pli severaj kazoj povas necesi traktadon en hospitalo. Por tiuj kun malalta nivelo de oksigeno, oni forte rekomendas la uzon de glukokortikoida deksametazono, ĉar ĝi povas malpliigi la riskon de morto.[11][11][12] Eksterkorpa ventolado kaj, fine, iro al ejo por intensa prizorgo por mekanika ventolado eble estos bezonata por subteni spiradon.[13] Eksterkorpa membrana oksigenigado estis uzita por trakti spiradan ĉeson, sed ĝia utileco estas ankoraŭ konsiderataj.[13][14] Iuj kazoj de severa malsano estas kaŭzitaj de sistema inflamego, la tiel konata citokina ŝtormo.[15]

Pluraj eksperimentaj kuracoj estas studataj en klinikaj elprovoj.[1] Ĉi tiuj inkluzivas fluvoksaminon, malmultekostan kaj ĝenerale haveblan kontraŭdeprimigaĵon;[16] kaj la kontraŭvirusaĵojn molnupiravir (kreita de Merck)[17] kaj PF-07321332 (kreita de Pfizer).[18] Aliaj, kiujn oni taksis eble bonaj frue dum la pandemio, kiel hidroksiklorokino kaj lopinavir/ritonavir, posta esplorado malkovris, ke ili estas senefikaj aŭ malhelpaj.[1][19][20] Malgraŭ daŭranta esplorado, ankoraŭ ne ekzistas sufiĉa altkvalita indiko por rekomendi laŭdirajn fruajn kuracojn.[19][20] Tamen, en Usono, du terapioj bazitaj je monoklonaj antikorpoj estas haveblaj por frua uzo en kazoj taksataj altriskaj pri daŭro al severa malsano.[20] La kontraŭvirusa remdesivir estas havebla en Usono, Kanado, Aŭstralio, kaj pluraj aliaj landoj, kun nekonstantaj restriktoj; tamen, ĝi ne estas rekomendata por homoj devantaj mekanikan ventoladon kaj estas malkuraĝigata entute de la Monda Organizâjo pri Sano,[21] pro malmulta indiko de efikeco.[1] En novembro 2021, Britio aprobis la uzon de Molnupiravir por kuraci la kronvirusan malsanon por minacataj pacientoj ĵus diagnozitaj kun la malsano.[22]

Iuj povas sperti daŭrantajn simptomojn aŭ malkapablojn post resaniĝo de la infekto; oni nomas tion ĉi longa kronvirusa malsano. Ankoraŭ akzistas nur malmulta informo pri la plej bona traktado kaj resaniĝo por ĉi tiu situacio.[13]

La Monda Organizaĵo pri Sano, la Ĉina Nacia Sana Komisiono, la Britia Nacia Instituto por Sano kaj Prizorga Plejboneco, kaj Nacia Instituto pri Sano de Usono, inter aliaj organizaĵoj kaj agentejoj tutmonde, ĉiuj estas eldonintaj rekomendojn kaj gvidliniojn pri prizorgi homojn kun la kronvirusa malsano.[13][23][24][25] Intensaj kuracistoj kaj pneŭmonologoj en Usono kunmetis rekomendojn pri kuracado el diversaj agentejoj en senkostan rimedon, la IBCC.[26][27]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (July 2020) “Drug treatments for covid-19: living systematic review and network meta-analysis”, BMJ 370, p. m2980. doi:10.1136/bmj.m2980. 
  2. 2,0 2,1 Coronavirus. WebMD. Arkivita el la originalo je 2020-02-01. Alirita 2020-02-01.
  3. (July 2021) “SARS-CoV-2 Antiviral Therapy”, Clinical Microbiology Reviews, p. e0010921. doi:10.1128/CMR.00109-21. 
  4. 4,0 4,1 (February 2020) “Q&A: The novel coronavirus outbreak causing COVID-19”, BMC Medicine 18 (1), p. 57. doi:10.1186/s12916-020-01533-w. 
  5. (March 2020) “Comorbidities and multi-organ injuries in the treatment of COVID-19”, Lancet 395 (10228), p. e52. doi:10.1016/s0140-6736(20)30558-4. 
  6. (March 2020) “Unique epidemiological and clinical features of the emerging 2019 novel coronavirus pneumonia (COVID-19) implicate special control measures”, Journal of Medical Virology 92 (6), p. 568–576. doi:10.1002/jmv.25748. 
  7. (May 2020) “Could nasal breathing help to mitigate the severity of COVID-19”, Microbes and Infection 22 (4–5), p. 168–171. doi:10.1016/j.micinf.2020.05.002. 
  8. Coronavirus recovery: breathing exercises. Johns Hopkins Medicine. Alirita 30 July 2020.
  9. (March 2020) “Review of the 2019 novel coronavirus (SARS-CoV-2) based on current evidence”, International Journal of Antimicrobial Agents 55 (6), p. 105948. doi:10.1016/j.ijantimicag.2020.105948. 
  10. What to Do if You Are Sick (5 April 2020). Arkivita el la originalo je 14 February 2020. Alirita 24 April 2020.
  11. 11,0 11,1 (November 2020) “Update to living WHO guideline on drugs for covid-19”, BMJ (Clinical Research Ed.) 371, p. m4475. doi:10.1136/bmj.m4475. 
  12. Q&A: Dexamethasone and COVID-19. Alirita 2020-07-11.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 COVID-19 Treatment Guidelines. National Institutes of Health. Alirita 2021-01-18.
  14. (April 2020) “COVID-19, ECMO, and lymphopenia: a word of caution”, The Lancet. Respiratory Medicine 8 (4), p. e24. doi:10.1016/s2213-2600(20)30119-3. 
  15. (2021) “Immunopathogenesis and treatment of cytokine storm in COVID-19”, Theranostics 11 (1), p. 316–329. doi:10.7150/thno.49713. 
  16. May Sidik, Saima, "Common Antidepressant Slashes Risk of COVID Death", Nature, 2021-11-02. Kontrolita 2021-11-08.
  17. Aripaka, Pushkala, "Britain approves Merck's COVID-19 pill in world first", Reuters, 2021-11-05. Kontrolita 2021-11-08.
  18. Beasley, Deena, "Pfizer says its antiviral pill slashes risk of severe COVID-19 by 89%", Reuters, 2021-11-05. Kontrolita 2021-11-08.
  19. 19,0 19,1 (December 2020) “Therapy for Early COVID-19: A Critical Need”, JAMA 324 (21), p. 2149–2150. doi:10.1001/jama.2020.22813. 
  20. 20,0 20,1 20,2 COVID-19 Treatment Guidelines. National Institutes of Health. Alirita 2021-01-18. /
  21. (November 2020) “Covid-19: What now for remdesivir?”, BMJ 371, p. m4457. doi:10.1136/bmj.m4457. 
  22. Molnupiravir: First pill to treat Covid gets approval in UK Jim Reed, 4 November 2021 www.bbc.co.uk, accessed 23 November 2021
  23. Clinical management of COVID-19 (2020-05-27). Alirita 2021-01-18.
  24. Coronavirus (COVID-19) | NICE. National Institute for Health and Care Excellence. Alirita 2021-01-18.
  25. (April 2020) “2019 Novel coronavirus: where we are and what we know”, Infection 48 (2), p. 155–163. doi:10.1007/s15010-020-01401-y. 
  26. (March 2020) COVID-19—The Internet Book of Critical Care (digital), USA: EMCrit.
  27. COVID19—Resources for Health Care Professionals. Penn Libraries (11 March 2020). Arkivita el la originalo je 14 March 2020. Alirita 13 March 2020.