Kuracloko

lokoj, en kiuj la grundo, akvo aŭ klimato estas uzata por medicina terapio

Kuracloko estas tia loko, setlejo al kiu oni oficiale aljuĝis tiun ĉi titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado).

Ekzistas diversaj kategorioj de kuraclokoj, kiuj varias laŭlande. Ekzemple en Germanio, oni distingas:

Marbanejoj kaj aerkuraclokoj ne neprigas la ĉeeston de medicinaj institucioj por kuracterapio.

La titolo kuracloko ne nur havas medicinan signifon, ĝi ankaŭ ofte estas ripozoloko kaj eĉ turismoloko.

Kuracbanlokokuracbanejo estas tia banloko, kiu havas oficiale ĉi tiun titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado) pere de la loka kuraca akvo (plej ofte termofonta akvo).

Ĉe la banejo oni povas informiĝi pri konsistaĵoj de banakvo (ofte fero, kalcio, sulfuro, kaj simile), pri konsiloj de la terapio, pri tiaj malsanoj, kiujn la kuracakvo estas taŭga. Dum la historio oni trovis fontojn, kiuj faris sanaj la malsanulojn. En la moderna erao aŭ oni esploras kuracakvon, aŭ hazarde oni trovas ilin dum naftoesploro.

Dolĉakvaj banlokoj redakti

Ĝenerale kie estas akvo, tie oni banadas, tamen oni parolas pri dolĉakvaj banlokoj, se la loko estas tre konvena por banadi, krome regule alvenas ankaŭ turistoj por banadi. Komence ili troviĝis apud rivero, lagofonto. Baldaŭe artefaritaj akvobordoj formiĝis, ekzemple akvorezervujo, iamaj surfacaj banejoj, kiuj pleniĝis per akvo. Nuntempe amuzaj banejoj formiĝas (ankaŭ ĉe marbordoj).

Kelkaj konataj dolĉakvaj banlokoj redakti

 
Lago de Héviz
 
Széchenyi, unu el la kuracbanejoj de Budapeŝto

Konataj kuracbanejoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kuracbanlokoj.

Kelkaj konataj marbanejoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de marbanejoj.
 
La malgranda strando kaj la okcidenta palisaro en Ostendo - panoramo

Vidu ankaŭ redakti