Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj

(Alidirektita el Kuratora Teritorio)

Kuratoraj teritorioj de la Unuiĝintaj Nacioj estis antaŭaj Mandatoj de la Ligo de Nacioj, kiuj post malfondo de la Ligo de Nacioj en 1946 estis transdonitaj al iuj UN-membroŝtatoj por protekta administro.

La kuratora sistemo laŭ ĉapitro XII de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj unuaflanke sekurigu la mondan pacon, sed aliflanke ankaŭ subtenu la koncernajn plejparte malforte evoluigitaj teritorioj ĝis atingo de ŝtata sendependeco. Tiun proceson supervidis Konsilio pri Kuratorado de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el ties ses organoj, kies membroj estis la kvin konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj.

La Konsilio pri Kuratorado malfondiĝis kadre de la Monda Forumo de UN en septembro 2005, ĉar ĝia laboro fakte jam finiĝis en 1994, kiam la lasta kuratora teritorio (Palaŭo) iĝis sendependa ŝtato, kaj do la konsilio jam de tiam ne plu havis funkcion.

La kuratora sistemo de UN ampleksis sume dek-unu kuratorajn teritoriojn. Ĝis 1994 do ĉiuj el ili aliĝis al najbara sendependa ŝtato aŭ mem fariĝis sendependa ŝtato: