Kurdio

ne precize difinebla areo, teritorio en okcidenta Azio
(Alidirektita el Kurdujo)

Kurdio, KurdujoKurdistano estas ne precize difinebla areo, teritorio en Okcidenta Azio, kiu estas traktata kiel historia setleja areo de la kurdoj aŭ kie la kurdoj formas plimulton inter la loĝantaro. La ŝtatoj sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio. La entuta kurda setleja areo varias de proksimume 190 000 km² tra 490 000 ĝis 530 000 km² kaj kovras grandajn partojn de Turkio, Irako, Irano, Sirio kaj Armenio. Ĉi tiu areo havas multajn subterajn fontojn kaj minejojn.

Kurdio
kurde Kurdewarî
teritorio
Kanjono en nordorienta Kurdio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kurdistan
Landoj
Regiono Proksima Oriento
Historia regiono Mezopotamio
Montoj Ararat, Juda monto
Parto(j) Iraka Kurdio, Irana Kurdio, Turka Kurdio
Riveroj
Areo 409 650 km² (40 965 000 ha)
 - Turkio 194 400 km² (19 440 000 ha)
 - Irano 124 950 km² (12 495 000 ha)
 - Irako 72 000 km² (7 200 000 ha)
 - Sirio 18 300 km² (1 830 000 ha)
Loĝantaro 25 ĝis 30 milionoj
Orogenenezo
montariĝo
Zagros-Montaro, Hamrin-Montaro, Ŝinghar
Horzono UTC (UTC+2 (Turkio), +3 (Sirio kaj Irako), +3.30 (Irano))
Lingvo Kurda lingvo
Teritorio loĝata de Kurdoj en 1992
Teritorio loĝata de Kurdoj en 1992
Teritorio loĝata de Kurdoj en 1992
Kurdio en Irano
Kurdio en Irano
Kurdio en Irano
Vikimedia Komunejo: Kurdistan
Kurda proverbo
Per nenio vi povas helpi tiun, kiu kulpas mem pro ĉio.

Urbo de Piranshahr estas ĉefurbo de mukerian distrikto.

La loĝantaro de Kurdio kalkulas inter 35 milionoj kaj 40 milionoj da homoj. Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al la hindeŭropa lingvaro. Multaj kurdoj celas fari Kurdion sendependa ŝtato en kiu la plimulto el la loĝantoj estos kurdoj kaj kie plej multaj kurdoj loĝos.

Situo redakti

La plej grandaj urboj de Kurdio estas:

Turkio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Turka Kurdio.

Irako redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭtonoma Regiono Kurdistano.

Irano redakti

Sirio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Siria Kurdujo.

La regiono Roĵavo kun plejparte kurda loĝantaro troviĝas en nord-orienta parto de Sirio, lime de Turkio. Dum la Siria enlanda milito la kurdaj trupoj estis aliancanoj de Usono kaj grave kontribuis al la venko super la Islama Ŝtato en la regiono.

Tamen Turkio ĉiam esprimis zorgojn rilate foriĝon de la kurdoj en tiu ĉi regiono kaj ilia eventuala helpo al la turkaj kurdoj, loĝantaj translime, en ilia lukto por sendependiĝi disde Turkio. En 2016-2018 okazis du operacoj de la turka armeo en tiu ĉi regiono, sed ili estis limigitaj pro ĉeesto de la usona armeo, kies aliancanoj estis la kurdaj trupoj, batalantaj kontraŭ la Islama Ŝtato. Tamen la 6-an de oktobro 2019 la usona prezidanto Donald Trump post telefona interparolo kun la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan subite anoncis fortiriĝon de la usonaj trupoj el Sirio, kiu tuj komenciĝis. Ĝin sekvis atako de la turka armeo kontraŭ la kurdoj, kiuj akuzis Usonon perfidi ilin.

Popolo redakti

La kurdoj estas popolo de hindeŭropa deveno kies lingvo, la kurda (kurde: kurdî), estas hindeŭropa lingvo. En la kurda regiono kurdoj formas la plimulton de la loĝantaro, tamen en ĝi vivas ankaŭ araba, armena, iraka, azera, juda, oseta, irana kaj turka komunumoj. Plimulto de la kurdoj estas islamanoj, sed apude ekzistas ankaŭ anoj de aliaj religioj, inter ili jezidoj, alevoj, kristanoj kaj judoj.

Vidu ankaŭ redakti

Siria Kurdio

Kurdoj

(ku) Kurda diasporo

Kurda literaturo

Eksteraj ligiloj redakti

(ku, fr, nl, en) Kurda Instituto en Bruselo

(en) Kurda centro en Moskvo Arkivigite je 2021-05-08 per la retarkivo Wayback Machine