Kurgano (urbo)

urbo en Rusio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rusia urbo. Por informoj pri praaj stepaj tombejoj, vidu la artikolon kurgano.

Kurgano (ruse Курган) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Kurgana provinco, troviĝanta sur la maldekstra bordo de la rivero Tobol (Тобол) (baseno de rivero Obj) kaj proksimume 100 km for de la landlimo kun Kazaĥio. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj en Uralo.

Kurgano
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 640000–640032
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 309 285  (2021) [+]
Loĝdenso 787 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 26′ N, 65° 20′ O (mapo)55.44083333333365.341111111111Koordinatoj: 55° 26′ N, 65° 20′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Areo 393 km² (39 300 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Kurgano (Kurgana provinco)
Kurgano (Kurgana provinco)
DEC
Kurgano
Kurgano
Situo de Kurgano
Kurgano (Rusio)
Kurgano (Rusio)
DEC
Kurgano
Kurgano
Situo de Kurgano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kurgan, Kurgan Oblast [+]
vdr

Demografio redakti

Nomo redakti

Jare 1662 sur la loko de nuna Kurgano estis fondita fortikigita vilaĝo "Carevo Gorodiŝje" (Cara urbego). Nomo de urbo Kurgano estis donita laŭ apude situanta kurgano. En la jaro 1738 la fortikaĵo estis detruita kaj la vilaĝo eknomiĝis Kurganskaja Sloboda, kaj en 1782 ĝi ricevis statuson de la urbo Kurgano.

Historio redakti

Kurgano servis origine kiel fortikaĵo, defendanta kamparon de nomadaj invadoj. Ĝi ankaŭ akceptis ekzilitojn kaj militkaptitojn. En 1895 preskaŭ duono de la 7000 loĝantoj estis ekzilitoj, inkluzive de polaj ribeluloj ekzilitaj post la Januara Ribelo.

Komence de la 19-a jarcento la urbo iĝis centro de komerco de agrikulturaj produktoj (greno, viando, ledo, lardo, butero). Evoluis industrio, prilaboranta krudajn agrikulturajn materialojn. Fine de la 19-a jarcento pro konstruado de la Transsiberia fervojo la urbo rapide ekdisvolviĝis. En Kurgano funkciis ĉirkaŭ 60 fabrikoj, en ĉirkaŭaĵoj vastiĝis plantejoj de legomoj kaj tabako. Dum la Dua mondmilito al Kurgano estis evakuitaj pluraj fabrikoj, ofte kun personaro. En la 1950-aj jaroj, grandaj fabrikoj estis konstruitaj, kiuj hodiaŭ determinas la urbopejzaĝon. La urbo specialiĝas pri maŝinkonstruado kaj nutraĵoj.

Transporto redakti

La urbo estas grava transpora tnabo, kun du fervojkruciĝoj kaj flughaveno. Ĝi estas ligita al la Transsiberia Fervojo. La plej proksimaj grandaj transportaj naboj estas Jekaterinburgo, Ĉeljabinsko,Omsko kaj Tjumeno.

Medicino redakti

En Kurgano funkcias unu el la plej grandaj hospitaloj en la mondo — la Rusia Scienca Centro de Ilizarov por Rekonstrua Traŭmatologio kaj Ortopedio, kiu specialiĝas pri la traktado de kompleksaj ortopediaj problemoj[1].

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) "Small Bone Innovations, Inc. Extends its Exclusive Training Agreement with Russian Ilizarov Scientific Center for an Additional 5 Years". Zina Semajna Novaao. La 17-an de Aŭgusto 2010. Arkivita el la originalo la 28-an de marto 2015.