A Course in Miracles

(Alidirektita el Kurso pri mirakloj)

A Course in Miracles (Kurso pri mirakloj) estas libro, kiu celas helpi la leganton atingi spiritan transformon.

A Course In Miracles
skribita verko • rigidkovrila libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Helen Schucman
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1976
vdr

La Kurso ne apartenas al kredo aŭ religio, sed instruas manieron por atingi internan pacon, kiun oni povas atingi per multaj vojoj.

Historio redakti

La Kurso ekestis kiam du profesoroj de klinika psikologio, Helen Schucman kaj William Thetford, de la Universitato Columbia (Novjorko, Usono), decidis ke devus esti alia maniero de vivi. Ili estis laborantaj multe, ne-religiaj kaj multokupitaj, kiel multaj homoj en ĉiutaga vivo. Helen skribis la tekstojn inter 1965 kaj 1972 per "interna diktado". Estis "Voĉo", tra kiu ŝi ricevis la tekstojn. Bill (William) subtenis Helen kaj ellaboris la tekstojn.

La nomoj de la aŭtoroj ne estas menciitaj sur la kovrilo de la libro, ĉar la Kurso ne reprezentus la ideojn de la homaj aŭtoroj, sed estus universala koncepto mem.

Libro redakti

Origina titolo: "A Course in Miracles"
Eldonita ĉe "Foundation for Inner Peace, Tiburon, California, Usono" kaj "Foundation for A Course in Miracles, Roscoe, New York, Usono" ek de 1975.
Tradukita en diversaj lingvoj.

Enhavo redakti

La libro priskribas kiel la homa egoo perceptas la mondon, kaj kontraŭe, pri ne-juĝanta, universala, dia, eterna amo.

La libro konsistas el tri partoj:
I. "Tekstlibro", de 689 paĝoj (nederlanda eldono), kiu enhavas la teorion de la kurso, fakte estas tekstoj pri diversaj spiritualaj temoj laŭ la ideoj de la Kurso.
II. "Laborlibro", de 491 paĝoj, kiu enhavas 365 lecionojn, kun kiuj oni povas ekzerci la ideojn de la Kurso.
III. "Gvidlibro por instruistoj", de 94 paĝoj, kiu enhavas demandojn, kiujn lernantoj povas starigi, kaj respondojn laŭ la ideoj de la Kurso.

Eksteraj ligiloj redakti