Kurt Mathias von Leers

Kurt Mathias[1] von LEERS (naskiĝinta la 22-an de julio 1912 en Geudertheim/Bas-Rhin, mortinta la 3-an de aŭgusto 1945 en Todtmoos) estis germana katolika studento pri teologio kaj kandidato je ordino pastra. Li mortis pro la sekvoj de la interniĝo en nazia koncentrejo; li taksatas martiro.

Kurt Mathias von Leers
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1912 (1912-07-22)
en Geudertheim
Morto 3-an de aŭgusto 1945 (1945-08-03) (33-jaraĝa)
en Todtmoos
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
vdr
La jezuita Altlernejo "Sankt Georgen" en Frankfurto, kie Leers studis kaj arestitis

Vivo redakti

Kurt Mathias estis la plej juna filo de Kurt Alfred August Constantin Leopold Heino von Leers el Schönfeld (Mühlen Eichsen) kaj de Elisabeth Ida Auguste fraŭline Buch; la nazia kaj antisemitisma publicisto Johann von Leers estis lia frato.

Post la frua morto de la patro dum la Unua mondmilito (1917) Kurt Mathias venis al parencoj ĉe bieno en Lübow-Schimm. Jam frue li allogitis de katolikismo kaj konvertiĝis en la 22.8.1930 en Rostock. Unue li laboris kiel privata lernigisto de lingvoj kaj honorofice en la katolika junulara prizorgado. Kelkan tempon li estis prefekto de la Katolika junularo en la Dekanujo Mecklenburg, kiu tiutempe apartenis al la Episkopujo de Osnabrück.

En 1938 li komencis studon pri teologio - kun la celo iĝi pastro por la Episkopujo Osnabrück - ĉe la Universitato de Monastero kaj ekde 1939 ĉe la Filozofia-teologia altlernejo Sankt Georgen de la jezuitoj en Frankfurto ĉe Majno. Suspektite esti mem jezuito kaj esti farinta paroladojn kontraŭŝtatajn li arestitis kune kun la jezuita patro Kurt Dehen kaj la studento Mainulf von Mallinckrodt; oni internigis ilin en la prizono de Gestapo en Frankfurto. Torture esplordemandite la kaŝpolicanoj volis havi de li informojn tiklajn pri la gvidantaro de la menciita altlernejo. La turmentintoj malsukcesis. Malfirmigite per la torturoj von Leers malsaniĝis je tuberkulozo. En la 19.2.1943 li senditis al la koncentrejo Dachau. Lia frato Johann provis peri lian liberigon, kondiĉe ke li apostatu de la katolika Eklezio. Tiaĵojn Kurt von Leers ne volis fari. Liberigite en aŭgusto 1943 li devis tamen resti lazarete ĝis oktobro 1943.

Episkopo Hermann Wilhelm Berning venigis lin en sanatorion al Todtmoos (verŝajne temis pri la nuna Wehrawaldklinik) kie la sanstato - post mallonga pliboniĝo - ree mapliboniĝis. Samloke li mortis en aŭgusto 1945 sen atingo de sia plej granda celo - la ordinon pastran.

Ĉar li iĝis prizonulo kaŝpoliceja kaj koncentreja pro sia pledo por la katolika kredo kaj mortis konsekvence li konsideratas martiro. En 1999 lia nomo eniris la Germanan martirolibron de la 20-a jarcento, kiu estiĝis laŭ iniciato de la Germana episkoparo.

Referencoj redakti

  1. Tiel ĉe Zeugen für Christus; en la idarolisto de la Leers-oj Arkivigite je 2020-09-30 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 181 kB) Matthias

Literaturo redakti

  • Renate Krüger, Art.: Kurt Mathias Von Leers, ĉe: Helmut Moll: Zeugen für Christus. Das deutsche Martyrologium des 20. Jahrhunderts, Paderborn i.a. 1999, 7-a eldono 2019, ISBN 978-3-506-78012-6, volumo 1, p. 333-334

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kurt Mathias von Leers en la germana Vikipedio.