Kurt Vonnegut

usona verkisto
(Alidirektita el Kurt Vonnegut Jr)

Kurt VONNEGUT, Jr. (naskiĝis la 11-an de novembro 1922, mortis la 11-an de aprilo 2007) estis usona verkisto ĉefe konata pro romanoj kiuj miksis ironian satiron, nigran komedion kaj sciencan fikcion.

Kurt Vonnegut, Jr.
Persona informo
Kurt Vonnegut
Naskiĝo 11-a de novembro 1922
en Indianapolis, Indianao, Usono
Morto 11-a de aprilo 2007
en Novjorko, Novjorkio, Usono
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per morto per falo vd
Religio Unitaria Universalismo vd
Nacieco Usonousona
Lingvoj usona anglaangla vd
Loĝloko Novjorko • Barnstable • Indianapolo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato CornellUniversitato Carnegie MellonUniversitato de Tenesio • Shortridge High School vd
Subskribo Kurt Vonnegut
Familio
Patro Kurt Vonnegut, Sr. vd
Gefratoj Bernard Vonnegut vd
Edz(in)o Jill Krementz vd
Infanoj Mark Vonnegut • Edith Vonnegut vd
Profesio
Okupo Verkisto
Aktiva dum 1950– vd
Verkado
Ĝenroj Romano, Novelo, Teatro
Verkoj Slaughterhouse 5, Breakfast of Champions
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Fruaj jaroj redakti

Kurt Vonnegut naskiĝis al tria-generaciaj german-usonaj gepatroj en Indianapolis, Indianao. En la alt-lernejo Vonnegut laboris ĉe la unua ĉiutaga altlerneja ĵurnalo de Usono, The Daily Echo. Li mallongdaŭre studis ĉe Universitato Butler, sed eks-registriĝis, kiam profesoro diris, ke liaj noveloj ne estis sufiĉe bonaj. Li studis ĉe Universitato Cornell ekde 1941 ĝis 1942, kie li estis redaktoro de la studenta ĵurnalo kaj studis kemion. Poste, li varbiĝis en la usona armeo dum la Dua Mondmilito. Lia patrino sinmortigis la 14-an de majo 1944, en la Tago de Patrinoj.[1]

Dua mondmilito kaj la fajrbombado de Dresden redakti

La spertoj de Vonnegut kiel soldato kaj militkaptito profunde influis lian postan verkadon. Li estis antaŭa skolto dum la Ardena atako, dum kiu Vonnegut estis apartigita de sia bataliono kaj vagis sole en malamika teritorio dum multaj tagoj, ĝis li estis kaptita de la germana armeo la 14-an de decembro 1944.[2] Kiel militkaptito, Vonnegut travivis la fajrobombadon de Dresdeno. Vonnegut estis nur unu el sep militkaptitoj en Dresdeno, kiuj travivis en subtera viand-preparejo konata kiel "Buĉejo Kvin". La Nazioj laborigis lin por amasigi kadavrojn. Ĉi tiu okazo formis la kernon de lia plej fama majstra romano Slaughterhouse Five (Buĉejo Kvin).

Vonnegut estis liberigita de sovetiaj soldatoj en majo 1945. Kiam li reiris al Usono, Vonnegut estis premiita per la 'Purpura Koro' pro laŭ li nenotinda vundo.[3]

Ĉefaj verkoj redakti

  • Player Piano, 1952.
  • The Sirens of Titan, 1959.
  • Mother Night, 1961.
  • Cat's Cradle, 1963.
  • Slaughterhouse 5 or The Children's Crusade, 1969.
  • Breakfast of Champions, or Goodbye, Blue Monday, 1973.
  • Jailbird, 1979.
  • Galapagos, 1985.
  • Bluebeard, 1987.
  • Abracadabra, 1990.
  • Timequake, 1997.

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

  1. (1999) “Volume 10, Issue No. 1 of the Journal of the Fantastic in the Arts”. 
  2. http://www.nndb.com/people/928/000022862/
  3. http://www.chapters.indigo.ca/books/item/books-978081297736/081297736X/A-Man-Without-A-Country[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti