Kuzma MININ (ruse Кузьма Минич Захарьев Сухорукий) estas la nacia heroo de Rusio, kiu kune kun princo Dmitrij Poĵarskij estris la rusan popolan milicion batalintan kaj venkintan la polajn okupintojn komence de la 17-a jarcento. Lia preciza naskiĝdato ne estas konata, mortis la 21-an de majo 1616.

Kuzma Minin
Gravuraĵo fare de G.A.Afonasiev. 1824
Gravuraĵo fare de G.A.Afonasiev. 1824
Persona informo
Naskiĝo
Morto 21-an de majo 1616 (1616-05-21)
Tombo Nizhny Novgorod Kremlin
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusa carlando
Familio
Infano Q16676527
Okupo
Okupo komercistomilitisto • Zemsky headman • ŝtatreprezentanto • milita komandisto
vdr
monumento en Moskvo omaĝe al ambaŭ herooj

Ekzistas kelkaj versioj de lia origino. Plej ofte mencio diras, ke li estis metiisto el urbo Niĵnij Novgorod. Lia nomo unue aperas en la analoj aŭtune de 1611, kiam la urbanoj preparis sin al batalo kontraŭ la polaj okupintoj kaptintaj Moskvon - la ĉefurbon de Rusio. Lin oni elektis organizinto de monkolektado por ekipi la milicion.

Dum la batalo pro Moskvo Minin montris egan viglecon, bonkvalitan militan lertecon kaj personan kuraĝon. Oktobre de 1612 la polaj okupintoj estis forpelitaj el la ĉefurbo. Tiam reale finiĝis t.n. Malklara tempo en historio de Rusio.

La juna caro Miĥail Romanov benis ĉiujn liberigintojn inkluzive Kuzma Minin. En 1613 li ricevis la prestiĝan rangon de Dumaa nobelo kaj riĉan feŭdon. Tamen tiu baldaŭ mortis kaj do ne sukcesis plene konsumi siajn novajn rajtojn.

La nacian heroon oni sepultis en Kremlo de Niĵnij Novgorod.

Omaĝe al grandaj meritoj de Kuzma Minin la dankema rusa popolo establis la monumenton al li kaj al princo Dmitrij Poĵarskij encentre de la Ruĝa Placo en Moskvo en 1818 (skulptisto Ivan Martos).

Eksteraj ligiloj redakti