Malfermi la ĉefan menuon

Kvanĝu

Ne miskomprenu kun alia pli granda urbo Kŭangĵuo, kiu havas similan prononcon!

Kvanĝu
Administrado
Retpaĝaro english.gjcity.go.kr [+]
Demografio
Loĝantaro 310 278  (2015) [+]
Loĝdenso 720 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 25′ N, 127° 16′ O37.409166666667127.25916666667Koordinatoj: 37° 25′ N, 127° 16′ O [+]
Areo 430,96 km² (43 096 ha) [+]
Situo de Kvanĝu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gwangju, Gyeonggi-do [+]
Information icon.svg
vdr
Larĝa panoramo pri parko en Kvanĝu

Kvanĝu (koree 광주시, laŭ ĉinaj literoj 廣州市) estas universitata urbego en Sud-Koreio. Ĝi estas antaŭurbo sudoriente de Seulo.

Aerfoto en Kvanĝu

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Kvanĝu situas en nordokcidenta parto de la lando en monteta regiono. La distanco estas inter Kvanĝu kaj la ĉefurbo Seulo 30 km [1].

HistorioRedakti

La teritorio de la nuna Kvanĝu jam en la malnovaj tempoj estis centro de la blanka ceramika produkto. Inter 370 kaj 376 ĝi estis ĉefurbo de loka reĝlando. En 940 aperis unue la nuna loknomo. Ekde 1577 la teritorio ricevis pli kaj pli gravajn administrajn statusojn, fine Kvanĝu urbiĝis en 2001.

EkonomioRedakti

Kvanĝu estas unu el la centroj de la korea ceramika industrio. Ankaŭ la agrikulturo gravas (besto-bredado, vinberoj, rizoj, tomatoj kaj persikoj).

KlimatoRedakti

Kvanĝu situas en kontinenta klimato kun influo de musono. La averaĝa jara temperaturo estas 12,5 °C. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1445 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-septembro pli ofte.

TrafikoRedakti

Kvanĝu havas plurajn pasaĝerajn stacidomojn. La vojaj kontaktoj estas bonaj.

 
Parto de la fortikaĵo
 
Fortikaĵa pordego

VidindaĵojRedakti

  • fortikaĵo, origine konstruita almenaŭ en 672, plene trakonstruita en 1626
  • preĝejo, en la 18-a jarcento ĝi estis unu el la unuaj centroj de kristaneco en Koreujo
  • lago formita post la konstruo de la digo por la loka centralo. La lago iĝis ankaŭ feriejo
  • monda ekspozicio de ceramiko
  • tomato-festivalo
  • urba parko

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti