Kvara Ĝeneva Konvencio

(Alidirektita el Kvara Konvencio de Ĝenevo)

La Ĝeneva Konvencio rilata al la Protektado de Civiluloj en Milittempo, plej ofte referencata kiel la Kvara Ĝeneva Konvencio kaj mallongigita kiel KĜK, estas unua el kvar traktatoj de la Ĝenevaj Konvencioj. Ĝi estis adoptita en Aŭgusto 1949, kaj ekvalidiĝis en Oktobro 1950.[1] Dum la tri unuaj konvencioj temis pri batalantoj, la Kvara Ĝeneva Konvencio estis la unua kiu temas pri humana protektado de civiluloj en milita zono. Estas nuntempe 196 ŝtatoj kiuj estas partio de la Konvencioj de Ĝenevo de 1949, inklude tiun kaj la aliajn tri traktatojn.[2]

La Aldona Protokolo 1a al la Ĝenevaj Konvencioj (AP-1) estis kompletigita en 1977. Ties "Baza Regulo" rilate al Civiluloj malpermesas ĉiujn intencajn atakojn "al la civila loĝantaro kaj al la civilaj celoj."[3][4] Ĝi malpermesas kaj difinas "Nediskriminaciajn atakojn" kaj malpermiso de kolektiva puno (Artikulo 33) kaj de deviga migrado (Artikulo 49). Oni kovras ankaŭ "Hazardajn perdojn de vivoj de civiluloj, vundojn al civiluloj, [kaj] damaĝon al civilulaj celoj". Eĉ atako ne celanta civilulojn estas malpermesita kiam oni "povus supozi, ke ĝi okazigos hazardan" perdon de civiluloj aŭ damaĝon "kiu povus esti troa rilate al la konkreta kaj rekta milita avantaĝo supozita." [5] Tiu regulo estas referencata de fakuloj kiel la principo de proporcieco.[6][7]

Notoj redakti