Kvara Respubliko de Francio
La Kvara Respubliko de Francio (franclingve Quatrième République) estis la politika reĝimo de Francio ekde la 24-a de oktobro 1946 ĝis la 4-a de oktobro 1958.
Kvara Respubliko de Francio | |||||||||
| |||||||||
republic regime in France • historia epoko | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
Naskiĝo
redaktiLa Kvara Respubliko aperis post la Dua mondmilito kaj la "Provizora Registaro" (Gouvernement Provisoire) de la generalo de Gaulle. Komence de la milito, la germanfavora reĝimo de Vichy forigis la Trian Respublikon por starigi diktaturon. Tial, necesis elpensi novan reĝimon post la malvenko de Germanio. Unua plano de konstitucio estis malakceptita per referendumo la 5-an de majo 1946. Ĝi proponis parlamentan reĝimon, kun nur unu parlamenta ĉambro. Sekve, dua Konstituanta Asembleo estis balotita la 2-an de junio kaj pripensis alian, duĉambran reĝimon : la Malalta Ĉambro (Nacia Asembleo) unue balotus leĝojn, kaj la Alta Ĉambro (la "Konsilio de la Respubliko", franclingve Conseil de la République), sendependa de la Nacia Asembleo, sekve ratifus ilin. Tia reĝimo estas klare parlamentema : la veran ekzekutivan potencon posedas la Konsiliprezidento (ĉefministro), ne la Prezidento, iom samkiel en Britio.
Tiu propono estis aprobita per referendumo la 13-an de oktobro 1946 kaj validiĝis la 24-an. Ekde tiam, oni konas tiun tekston kiel la "konstitucio de 1946".
Historio
redaktiLa du prezidentoj de la Kvara Respubliko estis Vincent Auriol, antaŭa socialista ministro dum la Tria Respubliko, kaj René Coty, mezdekstrulo. Laŭ la konstitucio de tiu parlamenta reĝimo, la prezidento tamen ne havis gravan rolon : la efektivan ekzekutivon havis fakte la Konsiliprezidento, la estro de la registaro, kiu baziĝis sian legitimecon sur la politika plimulto ĉe la Asembleo. La voĉdona sistemo por baloti la deputitojn estis proporcia : tio plifaciligis la kreaĵon de multaj, malgrandaj politikaj partioj, kies senĉesaj aliancoj aŭ kontraŭaliancoj kaŭzis la falon de multnombraj registaroj. Laŭ kelkaj taksoj, la Kvara Respubliko spertis ministrajn krizojn averaĝe ĉiu 9 tagoj ! Tiu deprimita kaj nestabila etoso aliparte faciligis la plifortigon de ekstremaj aŭ demagogiaj politikistoj.
Paradokse, la registara nestabileco ne malrapidigis la ekonomian rekonstruadon de Francio, kiu estis senhava post kvar jaroj de germana okupacio. La ministroj, kiuj apenaŭ havis sufiĉan tempon por ekkoni iliajn dosierojn, fakte lasis la administradon de la lando al iliaj ĉefaj ŝtatoficistoj, kiuj sukcesis agadi efike. Okazis do la rekonstruo de la plej bazaj instalaĵoj (elektro, telefono, fervojoj, vojoj, ktp...) tiel rapide, kiel en la aliaj demokratioj de okcidenta Eŭropo (Unuiĝinta Reĝlando, Belgio...).
Falo
redaktiLa Kvara Respubliko spertis la du ĉefajn senkoloniigajn krizojn en la historio de Francio : la Hindoĉina Milito (1945-1954) kaj la Alĝeria Milito de Sendependeco (1954-1962). Tiu ĉi kaŭzis precipan gravan politikan krizon : oni petis la revenon de Charles de Gaulle al la registaro. La fama generalo tuj organizis la redakton de nova konstitucio en 1958, kiu ricevis kolosan aprobon per referendumo kaj validiĝis la 4-an de oktobro : tiel naskiĝis la Kvina Respubliko.
Ĉefaj realigoj de la Kvara Respubliko
redaktiLa Kvara Respubliko faris plurajn gravajn decidojn dum sia nedaŭra historio:
- Ĝi konfirmis la rajton je virina voĉdono (kreita ekde 1944 dum la Provizora Registaro).
- Ĝi subskribis la traktaton de Romo iniciatintan la Eŭropajn Komunumojn. (1957)
- Ĝi haltigis la kolonian ĉeeston de Francio en Hindoĉinio.
- Ĝi ekinvestis por krei aŭtonoman, francan atombomban kapablon.
prezidentoj
redaktiprezidento | oficoperido |
---|---|
Vincent Auriol | 1947–1954 |
René Coty | 1954–1959 |
ministroprezidentoj
redaktiministroprezidento | ekofico | partio |
---|---|---|
Paul Ramadier | 22-a de januaro 1947 | SFIO |
Robert Schuman | 24-a de novembro 1947 | MRP |
André Marie | 26-a de julio 1948 | Radicaŭ |
Robert Schuman | 5-a de Septembero 1948 | MRP |
Henri Queuille | 11-a de Septembero 1948 | Radicaŭ |
Georges Bidault | 28-a de oktobero 1949 | MRP |
Henri Queuille | 2-a de julio 1950 | Radicaŭ |
René Pleven | 12-a de julio 1950 | UDSR |
Henri Queuille | 10-a de marto 1951 | Radicaŭ |
René Pleven | 11-a de aŭgusto 1951 | UDSR |
Edgar Faure | 20-a de januaro 1952 | Radicaŭ |
Antoine Pinay | 8-a de marto 1952 | CNIP |
René Mayer | 8-a de januaro 1953 | Radicaŭ |
Joseph Laniel | 27-a de junio 1953 | CNIP |
Pierre Mendès-France | 18-a de junio 1954 | Radicaŭ |
Edgar Faure | 23-a de Februaro 1955 | Radicaŭ |
Guy Mollet | 31-a de januaro 1956 | SFIO |
Maurice Bourgès-Maunoury | 12-a de junio 1957 | Radicaŭ |
Félix Gaillard | 6-a de novembro 1957 | Radicaŭ |
Pierre Pflimlin | 13-a de majo 1958 | MRP |
Charles de Gaulle | 1-a de junio 1958 | UNR |
8-a de januaro 1959 |