Kvara internacio posadista

La kvara internacio posadista estas trockiista internacio. Ĝi estis fondita en 1962 de J. Posadas, kiu estis la gvidanto de la Latin-Amerika Buroo de la Kvara Internacio en la 1950-aj jaroj kaj de sekcio de la Kvara Internacio en Argentino. Inter sia skismo disde la Internacia Sekretariato de la Kvara Internacio en 1962 kaj la morto de Posadas en 1981, posadistoj evoluigis specon de komunismo, kiu inkluzivis plurajn marĝenajn ideojn, kiuj konfliktigis la posadistojn kun pli ortodoksaj maldekstraj grupoj.

Kvara internacio posadista
emblemo
politika internacio • politika ideologio
trockiismo
Komenco 1962 vd
Fondinto(j) J. Posadas vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Posadismo estas verŝajne plej bone memorita hodiaŭ pro sia entuziasmo pri nuklea milito kiel maniero detrui kapitalismon kaj pro sia provo enkonduki elementojn de nifologio en la marksisman pensadon. Argumentante, ke nur komunismo povas permesi la evoluadon de interplaneta vojaĝado, ili konkludis, ke vizitantaj eksterteranoj sendube vivas en tre progresintaj komunismaj socioj kaj devos helpi Tero-bazitajn komunistojn okazigi la tutmondan revolucion.[1][2][3][4]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Raelismo