Kvartalo Malasanjo

Malasanjo hispane Malasaña estas la surnomo de la centra kvartalo de la Mirindaĵoj, en la urbocentro de Madrido, Hispanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Centro de la urbo kaj administre apartenas al la orienta zono de la kvartalo Universitato, limigata de la Granda Vojo, la strato Fuenkaralo, la strato Sankta Bernardo kaj la strato Karanzo.

Kvartalo Malasanjo
kvartalo • teritorio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 26′ N, 3° 42′ U (mapo)40.425130555556-3.7039222222222Koordinatoj: 40° 26′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Kvartalo Malasanjo (Madrido)
Kvartalo Malasanjo (Madrido)
DEC
Kvartalo Malasanjo
Kvartalo Malasanjo
Situo de Kvartalo Malasanjo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malasaña [+]
vdr
La antikva Reĝa Hospico Sankta Fernando, nuna Muzeo de Historio de Madrido, ekde la metrostacio Tribunal, en Malasanjo.

La zono estas konata pro ĝia alternativa etoso kaj la vigla noktumado kiu komparigas ĝin kun aliaj kvartaloj kiel Camden Town en Londono, East Village en Nov-Jorko, Kreuzberg en BerlinoAlta Kvartalo en Lisbono.

Nokte, la stratoj de Malasanjo plenpleniĝas de personoj, multaj el ili en la parkoj praktikante la t.n botelumado, aŭ en multnombraj trinkejoj ekzistantaj en la zono. Kelkaj el tiuj aktivaĵoj estas kritikataj de la loĝantoj pro la okaziganta bruo kaj malpuriĝo de la vizitantoj.

La kvartala etoso ne favorigas la aperadon de grandaj dancejoj, pro la abundeco de etaj ejoj plej taŭgaj por aŭskultado de rokmuziko kaj punko kiuj regas en Malasanjo.