Kvartalo Pilaro (Fuenkaralo-Pardo)

Kvartalo Pilaro estas kvartalo de la nordokcidento de la vilaĝo de Madrido (Hispanio) apartenanta al la distrikto Fuenkaralo-Pardo. Ties tradicia geografia loko limiĝas norde de la avenuo Cardenal Herrera Oria (konata populare kiel Carretera de la Playa — alstranda ŝoseo), sude de la strato Sinesio Delgado, oriente de la Promenejo Kastilia kaj okcidente de la strato Isla de Tabarca. Tiuj limoj ne koincidas ekzakte kun la oficialaj, ĉar, laŭ tiuj fiksitaj de la Urbodomo, la sportejo Barrio del Pilar kaj la hospitaleto Centro de Atención Primaria Barrio del Pilar estus en La Paco kaj la kvartalaj festoj estus celebritaj en Peñagrande.

Pordego de la Klerismo de Andreu Alfaro, 1990), en la Kvartalo Pilaro.

Estas 52.358 loĝantoj, pro kio ĝi estas unu el la kvartaloj kun plej alta loĝantardenseco de Eŭropo. El ili 88,43% proksimume estas hispanoj, dum ĉirkaŭ la 11,57% estas eksterlandanoj. Estas malsanulejo, biblioteko, maljunulejo, kulturdomo, granda vendejaro La Vaguada, parko La Vaguada, 3 stacioj de metroo: nome Herrera Oria, Barrio del Pilar, ambaŭ en la linio 9, kaj Peñagrande, en la linio 7. Estas alia kvara tre proksima: nome Begoña (linio 10). Busoj: 42, 49, 67, 83, 126, 128, 132, 133, 134, 137, 147, N22 kaj N23 ĉefe.

Koordinatoj: 40° 28′ 41.62″ N 3° 42′ 41.55″ O / 40.4782278 °N, 3.7115417 °O / 40.4782278; 3.7115417 (mapo)