Paralelorganumo

(Alidirektita el Kvartorganumo)

Paralelorganumo estas tre frua formo de plurvoĉeco en la gregoria muziko proksimume en la 9-a jarcento. Ĝi aperis kiel kvartorganumo kaj kiel kvintorganumo.

Paralelorganumo, ĉikaze kvintorganumo: la distanco inter la du voĉoj ĉiam estas kvinto

Je la kvartorganumo la ĉefan melodion kantis la gvida voĉo, la tiel nomata principalo. Alia voĉo kantis kun tio la saman melodion kvarton pli malalte. Tiun ĉi voĉon foje kantis altaj voĉoj (knabvoĉoj) aldone okton pli alte.

Diference al la kvintorganumo oni ne strikte observis la kvartan distancon, sed uzis ankaŭ tritojn kaj dutojn, por eviti la tritonon.

Plejofte je tio la du voĉoj komenciĝis en la sama tono. La principalo kantis, ĝis kiam li atingis kvartan distancon de la du voĉoj, poste la du voĉoj iris paralele, ĝis kiaj ambaŭ finiĝas en la sama tono.

Je la kvintorganumo principalo kantis la gvidan voĉon. Alia voĉo kantis kun tio la saman melodion kvinton pli malalte.

Diference al la kvartorganumo oni strikte observis la kvintan distancon je ĉi tiu muzikformo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti