Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo

La kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la brahaputra valo estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi okupas 56 700 kvadratajn kilometrojn , kaj ĉirkauas la sedimentan ebenaĵon de la bramaputra rivero en la barata ŝtato Asamo. Etaj partoj etendiĝas sur la najbaraj barataj ŝtatoj Arunaĉal-Pradeŝo kaj Nagalando kaj ankaŭ sur la sudaj malaltaĵoj de Butano.

Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj26° 44′ 4″ N, 91° 55′ 30″ O (mapo)26.73431891.92489Koordinatoj: 26° 44′ 4″ N, 91° 55′ 30″ O (mapo) [+]
Areo56 700 km² (5 670 000 ha) [+]

Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo (Tero)
Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Bramaputro vidita ekde la aerspaco.

Flaŭro redakti

La karakterizaj ĉiamverdaj arbospecioj en tiuj arbaroj apartenas al la genroj sizigio (Mirtacoj), cinamomo (Laŭracoj), Artocarpus (Morusacoj), kaj al la familio de la Magnoliaceae. La plej ĝeneralaj falfoliaj specioj inkluzivas Terminalia myriocarpa, Terminalia citrina, Terminalia tomentosa, Tetrameles spp., kaj Stereospermum spp. [1]. La fortika ŝoreo (Shorea robusta) troviĝas kie la vivloko estas perturbita, precipe sekve de arbarbrulegoj, kaj konstituas subklimaksan komunumon. Aliaj dipterokarpospecioj estas bioindikiloj por arbaro en retroira sukcesio ekde tropika ĉiamverda arbaro aŭ por signi antaŭklimaksan fazon. La frondaraj arboj karakterize altas 20 ĝis 30 metrojn.

Faŭno redakti

 
Bramaputro apud Dibrugarh.

Tiu ekoregiono gastigas la plej grandan populacion de elefantoj de Barato [2], la plej grandan mondan populacion de granda hinda rinocero (Rhinoceros unicornis), tigrojn ( Panthera tigris), kaj la sovaĝan akvobubalon (Bubalus arnee) [3].

Pluraj mamulaj specioj estas minacataj, inkluzive de la tigro, la azia elefanto, la hinda rinocero, la barasingo (Cervus duvaucelii), la gaŭro (Bos gaurus), la nebula neofeliso (Neofelis nebulosa), la harega kaprolago (Caprolagus hispidus), la nana porketo (Porcula salvania), la ĉapela languro (Trachypithecus pileatus), la azia nigra urso (Ursus thibetanus), kaj la hinda longlipa urso (Melursus ursinus) [4]. Kvankam rigore konsiderate ĝi ne estas parto de la tersupraĵa ekoregiono, la Bramaputro ankaŭ gastigas gangan delfenon (Platanista gangetica), kiu ankaŭ estas endanĝerigata specio [4]

Referencoj redakti

  1. angle Champion H.G. & Seth S.K. 1968
  2. Rogers & Panwar, 1988
  3. WII, 1997
  4. 4,0 4,1 IUCN, 2000

Bibliografio redakti

  • angle Champion, H. G., and Seth, S. K. 1968 : A revised survey of the forest types of India. Government of India Press.
  • angle IUCN : 2000. 2000 IUCN Red list of threatened species. IUCN : Ruĝa listo de minacataj specioj Viewed November 2000. The IUCN Species Survival Commission and the International Union for Conservation of Nature and Natural Resources (IUCN – The World Conservation Union).
  • angle Rodgers, W. A. 1985 : Biogeography and protected area planning in India. In J. Thorsell, Conserving Asia’s Natural Heritage IUCN.
  • angle Rodgers, W. A. and Panwar, H.S. 1988 : Planning a wildlife protected areas network in India. Vol 1 and 2. Dept of Environment, Forests, and Wildlife/Wildlife Institute of India report, Wildlife Institute of India.
  • angle WII, 1997. Study on the management of rhinoceros in northwest Bengal. WII Report.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj   Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio,   Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj   Brunejo,   Indonezio,   Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo   Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj   Kamboĝo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj   Barato,   Butano,   Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj   Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj   Bangladeŝo,   Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj   Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj   Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj   Barato,   Bangladeŝo,   Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj   Ĉinio, Laoso,   Birmo,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj   Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj   Malajzio,   Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj   Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj   Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj   Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj   Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj   Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas   Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj   Birmo,   Malajzio,   Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano   Tajvano

Eksteraj ligiloj redakti