Kvenka Manĉeto aŭ en hispana La Manchuela Conquense [manĉŭEla konkEnse] estas komarko kastilia de sudoriento de la provinco Kvenko. Ĝi formas parton de la komarko Manĉeto kun la Albaceta Manĉeto. La municipoj de la Kvenka Manĉeto apartenas al la jurisdikciaj teritorioj de Motilla del Palancar kaj San Clemente. Estas unu el la komarkoj laŭ kiuj la Diputación Provincial de Cuenca (provinca municiparo) dividas la provincon. Paralele ekzistas municiparo nome ADIMAN (Asociación para el Desarrollo Integral de la Manchuela Conquense, Asocio por la Integra Disvolvigo de la Kvenka Manĉeto), kiu grupigas plej el la municipoj de Kvenka Manĉeto (kvankam ties limoj diferencas rilate al tiuj de la Diputación). ADIMAN havas sidejon en Casasimarro.